Municipo Otradov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en submontara teritorio de Bohemiamoravia montetaro, en valo de rivereto Krounka, 12 km nordoriente de la urbo Hlinsko kaj 8 km sudoriente de la urbo Skuteč, ĉe la ŝoseo n-ro 354 inter Předhradí kaj Krouna. Vivas ĉi tie 284 loĝantoj (2024).

Otradov
municipo
Domoj en Otradov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Otradov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Otradov
 - alteco 502 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 36″ N 16° 02′ 37″ O / 49.79333 °N, 16.04361 °O / 49.79333; 16.04361 (mapo)
Katastro 5,54 km² (554 ha) Otradov
Loĝantaro 284 (2024)
Denseco 51,26 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 554952
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Otradov
Retpaĝo: www.otradov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Proseč, Skuteč kaj Krouna.

Historio

redakti

La vilaĝo ekestis en la jaro 1350, jam en la jaro 1349 estis sur monteto ĉe norda rando de la vilaĝo konstruita ligna preĝejo de Sankta Bartolomeo. Ĝi estis post forbruligo en la 15-a jarcento nove konstruita, en duono de la 16-a jarcento estis alkonstruita turo. Ĉirkaŭ la preĝejo ekestis tombejo. Ĝis la jaro 1995 Otradov apartenis al la vilaĝo Krouna. Nun ĝi estas memstara komunumo.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869599
1880570
1890535
1900535
1910553
1921558
JaroLoĝantoj
1930538
1950405
1961427
1970392
1980368
1991317
JaroLoĝantoj
2001322
2011282
2014285
2016274
2017267
2018272
JaroLoĝantoj
2019272
2020271
2021276
2022281
2023278
2024284

Nuntempo

redakti

Troviĝas ĉi tie lignaĵproduktejo kun segejo, kiu fabrikas lignajn bozonaĵojn por hejma mastrumado.

Plejparto de la loĝantoj estas okupata en Hlinsko kaj Skuteč, kien ili veturadas per busoj kaj fervojo. En lernejon al Krouná la infanoj veturas buse.

Municipo Otradov ĉiujare organizas konkursojn en fajrobrigada sporto.

Memorindaĵoj

redakti

Preĝejo

redakti

La preĝejo estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo kun apogpilieroj, kun oblonga sakristio sur norda flanko kaj prisma turo sur suda flanko de la navo. Fenestroj en presbiterejo kaj sakristio estas pintarkaj. La presbiterejo estas kruce volbita, en norda muro estas sankta ŝranko kaj malfrugotika portaleto en sakristion. Triumfa arko estas milde pintarka, neprofilita. La navo havas platan plafonon, en subturejo estas traba plafono. Sur orienta muro konserviĝis partoj de surmuraj pentraĵoj el la jaro 1629. En la navon gvidas malfrugotika milde pintarka portalo kun malprofunde profilita embrazuro.

La portala ĉefaltaro ekestis post la jaro 1700, riparita estis en la jaro 1897. Tabernaklo estas el la jaro 1750, bildo de Sankta Bartolomeo el la jaro 1757. La predikejo kun statuoj de ekleziaj Patroj estas el la fino de 18-a jarcento, la konfesejo el la fino de 18-a jarcento, popoldevena.

Sur suda flanko de la tombeja muro estas baroka pordeto kun voluta frontono el la jaroj 1780 - 1790

Fera kruco

redakti

Fera kruco sur ŝtona soklo el la jaro 1861 situas en ĝardeno de estinta vilaĝestrejo.

Muelejo

redakti

Muelejo, nomata de Blažek, estas teretaĝa ĉarpentita konstruaĵo el la jaro 1800. Proksime de ĝi estas ligna garbejo.

Bibliografio

redakti
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj

redakti