Jenő GÁSPÁR [gAŝpAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáspár Jenő estis hungara verkisto, poeto, redaktoro, ĵurnalisto, membro de Societo Petőfi.

Jenő Gáspár
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1894 (1894-11-16)
en Leliceni
Morto 17-an de decembro 1964 (1964-12-17) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jenő Gáspár naskiĝis la 16-an de novembro 1894 en hungara vilaĝo Szentlélek (nuntempa Leliceni en Rumanio). Li mortis la 17-an de decembro 1964 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Gáspár frekventis mezlernejojn en Csíksomlyó kaj Eger, fine li plulernis en Budapeŝto en ELTE. Lia debuta verko aperis en 1913. Li ekinstruis en gimnazio en Budapeŝto, sed poste li ĵurnaladis kaj redaktis. En 1924 li membriĝis en Societo Petőfi. En 1945 li estis kondamnita je malliberejo, poste li rajtis labori kiel helplaboristo.

Verkaro (elekto) redakti

  • Örök hárfa 1923 - poemaro
  • A kék sziget (La blua insulo) 1925 - romano
  • A világ orvosa (Kuracisto de la mondo) 1934 - romano
  • A puszták fiai (Filoj de pustoj) 1937 - porjunulara romano
  • A Petőfi Társaság költőinek antológiája (Antologio de Societo Petőfi) 1942
  • A vestaszűz 1944 - novelaro

Fontoj redakti