Jenő Garai

kemiisto

Jenő Garai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Garai Jenő estis hungara kemiisto. Lia origina familia nomo estis Günsberger ĝis 1898.

Jenő Garai
Persona informo
Naskonomo Günsberger Jenő
Naskiĝo 28-an de novembro 1882 (1882-11-28)
en Szombathely
Morto 15-an de julio 1949 (1949-07-15) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Infano György Garay
Okupo
Okupo kemia inĝeniero • vinfaristo
vdr

Jenő Günsberger[1] naskiĝis la 28-an de novembro 1882 en Szombathely, li mortis la 15-an de julio 1949 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Garai maturiĝis en Budapeŝto, poste li akiris kemian diplomon en Teknikuniversitato palatino József en 1906. Post la diplomo li eklaboris en tutlanda kemia instituto, kie li akiris paŝo post paŝo pli altajn postenojn. En 1924 li estis nomumita ĉefinspektoro kontrolanta la vinojn. En 1942 li estis trude emeritita pro la kontraŭjudaj leĝoj, sed depost la nazia erao (1945) li revenis kaj estis institutestro ĝis sia morto. Li okupiĝis ankaŭ pri vinagroj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A must és a bor szabad kénessavtartalmának gyors meghatározása a gyakorlatban (1931)
  • A borok kezelése, javítása, bortörvény (1934)
  • Az ecetek savtartalmának meghatározása és a mintavétel körüli eljárások. Az ecetmérő. (1937)
  • Termelőkimérések és a borellenőrzés (1947)

Fontoj redakti

Referencoj redakti