Jenő Pilch
Jenő Pilch [pilĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pilch Jenő estis hungara historiisto, oficiro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1935). Lia frato estis Dezső Pécsi-Pilch.
Jenő Pilch | |
---|---|
![]() Jenő Pilch 1926 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de majo 1872 en Pécs |
Morto | 12-an de septembro 1937 (65-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Jenő Pilch [1] naskiĝis la 29-an de majo 1872 en Pécs, li mortis la 12-an de septembro 1937 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Jenő Pilch frekventis akademion en Budapeŝto inter 1886-1890, poste li ricevis la rangon serĝento. En 1901 pro malsano li devis forlasi la armeon. Li komence instruis soldatojn en sia naskiĝurbo, krome inter 1911-1913 li plulernis en universitato de Pécs, poste li instruis en la militakademio en Budapeŝto. Li havis postenon ankaŭ en la akademia biblioteko. Li okupiĝis pri la milithistorio ekde Napoleono. En 1925 li pensiuliĝis.
Verkaro (elekto)Redakti
- A katonai szellem ébresztése és fejlesztése (1908)
- A magyar csapatok az 1812. évi hadjáratban (1913)
- Miklós Horthy (1928, 1929)
- A hírszerzés és kémkedés története (Historio de la spionado), (1936, 1998)