Jerónimo LOBO (1595[1][2] – 29a de Januaro 1678) estis portugala jezuita misiisto. Li partoprenis en la malsukcesaj klopodoj konverti Etiopion el la indiĝena Etiopia Ortodoksa Eklezio al la Romkatolika Eklezio ĝis la elpelo de Jezuitoj en 1643. Poste li verkis rakonton de sia restado en Etiopio, nome Itinerário, kiu estas grava fonto por la historio kaj kulturo de tiu lando.

Jerónimo Lobo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1593 (1593-01-01)
en Lisbono
Morto 29-an de januaro 1678 (1678-01-29) (85-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Okupo
Okupo esploristo • diplomato • misiisto
vdr

Post sia forpelo el Etiopio, li revenis al Goa kaj ekde tie klopodis instigi planon por elaĉeti ceterajn katolikajn gravulojn restintajn en kaptiteco. Li malsukcesis en tio kaj en instigo al plano ataki Etiopion por klopodi restarigi la katolikan eklezion tien pere de demarŝoj en Lisbono, Madrido kaj Romo. Li revenis al portugala kolonio de Goa, kie li deĵoris ĝis sia reveno al Lisbono.

Li korespondis kun la brita gravulo Henry Oldenburg membro de la Reĝa Societo, pri la esplorado de la fontoj de Nilo, fakte pri la Blua Nilo. Lia grava verko Itinerário ne estis publikigita dum lia vivo.

Notoj redakti

  1. Irvine, A.K. (1974). "Rev. of P.e Jerónimo Lobo: Itinerário e outros escritos inéditos by M. Gonçalves da Costa". Bulletin of the School of Oriental and African Studies. 37 (3): 774–775. doi:10.1017/s0041977x00128186. JSTOR 613865.
  2. Boxer, C.R. (1975). "Rev. of P.E Jerónimo Lobo: Itinerário e outros escritos inéditos by M. Gonçalves da Costa, C. F. Beckingham, and D. M. Lockhart". The Journal of the Royal Asiatic Society of Great Britain and Ireland. 1: 89–90. doi:10.1017/S0035869X0013271X. JSTOR 25203639.