Jeronimus Cornelisz

Jeronimus Cornelisz (naskiĝis en 1598, mortis la 2-an de oktobro 1629) (ankaŭ Corneliszoon, filo de Cornelis) estis frisa apotekisto kaj komercisto de Nederlanda Orienthinda Kompanio. En junio de 1629 li gvidis unu el la plej sangaj ribeloj en la historio post kiam la komerca ŝipo Batavio estis ruinigita ĉe la Houtman Abrolhos, ĉeno de koralinsuloj de la okcidenta marbordo de Aŭstralio.

Jeronimus Cornelisz
Persona informo
Naskiĝo 1598
en Leeuwarden
Morto 2-an de oktobro 1629 (1629-10-02)
en Wallabi Group, Houtman Abrolhos
Mortokialo pendumo
Tombo Houtman Abrolhos
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Okupo
Okupo apotekisto, komercisto
vdr

Frua vivo redakti

Li naskiĝis en la frisa ĉefurbo Leeuwarden, kreskis en ne-konformista hejmo. Lia patrino kaj verŝajne lia patro estis menonitoj, membroj de rebaptista preĝejo. Estas konjektite, ke ili eble havis ligilojn kun kelkaj de la pli batalemaj rebaptistaj movadoj, kiel ekzemple al la Batenburgers, kiuj prosperis en Nederlando dum la deksesa jarcento.

La juna Jeronimus estis bone edukita, verŝajne en la latina lernejo ĉe Dokkum, kaj sekvis sian patron en la familian komercon per trejnado por iĝi apotekisto. Li kvalifikiĝis ĉirkaŭ la jaro 1623 kaj trejnis en sia hejmurbo ĝis 1627, forirante en tiu jaro ŝajne kiel rezulto de malkonsentoj kun la magistrato.

Cornelisz translokiĝis al la multe pli granda nederlanda urbo Harlemo, kie li malfermis apotekistan butikon proksime al la centro de la urbo. En novembro de 1627 li kaj lia edzino havis filon, sed la infano mortis malpli ol tri monatojn post ek-prizorgis lin la nutristino. La mortokaŭzo estis atestita kiel sifiliso, kaj Cornelisz akuzis la flegistinon, serĉante pruvojn, ke lia infano kontaktis la malsanon de ŝi kaj ne de sia edzino. Eble parte kiel sekvo de tiu afero, lia apotekista butiko baldaŭ poste malsukcesis kaj Cornelisz mem estis movita al la rando de bankroto.

Batavia redakti

Oni supozas ĝenerale, kvankam tio neniam estis pruvita, ke Jeronimus konatiĝis kun la kontestata farbisto Johannes van der Beeck (ankaŭ konata kiel "Torrentius"), alia Harlemo-loĝanto, ĉe pli-malpli tiutempe. Torrentius estis konata libertino kaj pridubis herezon, kaj en 1627 li estis ekzamenita kaj juĝita pro liaj religiaj kredoj. Sendepende de tio, ĉu Cornelisz estis membro de la cirklo de Torrentius, aŭ akceptis liajn heterodoksajn kredojn, li certe postlasis Harlemon ene de semajnoj de la fino de la proceso de la farbisto, irante al Amsterdamo kaj prenante servon kun la Nederlanda Orienthinda Kompanio. Li estis enpostenigita al la nova ŝipo Batavio, kiu velis al Javo, en la Orienthindaj Insuloj, en oktobro 1628.

Cornelisz, kies ĉefa motivo en velado por la Oriento ŝajnis esti renormaliĝo post lia mizeriga financa pozicio, iĝis amika kun la ŝipestro de la Batavia, Ariaen Jacobsz, dum la longa vojaĝo de la ŝipo. Li kaj Jacobsz iĝis malkontentaj kun la gvidado de la komandanto de la ŝipo, la komercisto Francisco Pelsaert, kaj organizis ribelon. Antaŭ ol la intrigo efektiviĝis, aliflanke, la Batavio surgrundiĝis ĉe la Abrolhos-arkipelago kaj estis perdita. Pli ol 200 pluvivantoj faris sian vojon marborde, kaj kiam Pelsaert kaj Jacobsz forveturis por helpo en la nura boato, Cornelisz estis post-lasita en komando je la insuloj.

Kio sekvis terurigis tutan Eŭropon. Cornelisz establis brutalan personan regadon sur la insuloj, helpe per kerno de viroj kiuj konspiris kun li sur la ŝipo. Kiam manĝaĵoj kaj akvoprovizadoj iĝis malabundaj, la ribelantoj komencis mortigi siajn kunpluvivantojn, komence sekrete, tiam pli kaj pli malkaŝe. Fine, Cornelisz kaj liaj dungosoldatoj respondecis pri la mortoj de inter 110 kaj 124 viroj, virinoj kaj infanoj dum la du-monata periodo. Iliaj viktimoj estis dronitaj, strangolitaj, hakitaj al pecoj aŭ frapitaj al morto unuope aŭ en grandaj grupoj. Sep pluvivaj virinoj estis devigitaj en seksan sklavecon. Lucretia Jans ricevis favoron nur devante servi Cornelisz.

La regado de Cornelisz en la Abrolhos estis defiita fare de grupo, gvidita fare de simpla soldato, Wiebbe Hayes, kiu sukcesis organizi sian grupon sur proksima insulo. Ilia travivo malebligis, ke Jeronimus aranĝus sian intencon de kaperado de ajna savŝipo, masakranta ĝian skipon, kaj turnante ĝin al piratado en la Hinda Oceano, kaj kiam Pelsaert poste revenis en malgranda ŝipo nomita la Sardam, Cornelisz kaj liaj viroj estis kaptitaj.

Ekzekuto redakti

Jeronimus estis ekzamenita en la insuloj, trovita kulpa de ribelo, kaj pendigita kune kun duon-dekduo de liaj viroj. Liaj ambaŭ manoj estis amputitaj antaŭ la pendumo (tio prezentiĝas per martelo kaj ĉizilo). La ceteraj ribelantoj estis prenitaj reen al Javo kaj multaj poste estis ekzekutitaj. Ariaen Jacobsz ŝajne mortis en la kelaj karceroj de Kastelo Batavio.

Psikopatio redakti

En la historia laboro, Batavia's Graveyard, kiu analizas la okazaĵon pli detale ol iam antaŭe, surbaze de esplorado en nederlandaj arkivoj, inter aliaj fontoj, verkinto Mike Dash skizis la teorion, ke Cornelisz estis certe psikopato. Tion pruvas lia ofte nekonstanta konduto sur la insuloj, liaj neatingeblaj sonĝoj de starigado persona regno en la insuloj, kaj lia kompleta certigo ke li povis fari al neniu malĝusta kaj ke dio mem inspiris ĉiujn siajn farojn. Tio ligas enen kun la herezaj ideoj kiujn li kolektis dum sia kono de la kontestata farbista Johannes van der Beeck (ankaŭ konata kiel Torrentius).

En popola kulturo redakti

  • Figuro en la komikso ‘’Desolation Jones’’ de Warren Ellis estas nomita Jeronimus Corneliszoon.
  • Fikciigita versio de Jeronimus estas la ĉeffiguro de La Firmao de Arabella Edge, kiu estas bazita sur la vrako de la Batavio