Jesús de Tavarangue

La Jezuita Gvarania Misiejo Jesús de Tavarangüé estas unu el la redukcionoj kiuj ankoraŭ restas, el inter multaj vilaĝoj fonditaj de jezuitaj misiistoj en la kadro de sia kolonia tasko en Sudameriko en la dek-sepa jarcento. Ĝi situas en la departemento Itapúa, Paragvajo.

Jesús de Tavarangue
arkeologia lokoJezuitaj Gvaraniaj Misiejojruinokultura heredo [+]

Koordinatoj27° 3′ 22″ S, 55° 45′ 11″ U (mapo)-27.056-55.753Koordinatoj: 27° 3′ 22″ S, 55° 45′ 11″ U (mapo)
Areo0,16 km² (15,88 ha) [+]

Jesús de Tavarangue (Paragvajo)
Jesús de Tavarangue (Paragvajo)
DEC
Map
Jesús de Tavarangue
Vikimedia Komunejo:  Misión jesuítica de Jesús de Tavarangüé [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Lando Paragvajo
Tipo Kultura
Kriterioj iv
Fonto 648
Regiono** Latinameriko kaj Karibio
Geografia situo 27° 3′ 22″ S, 55° 45′ 11″ U (mapo)-27.056-55.753
Registra historio
Registrado 1993  (17-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Ĝi estis fondita en 1685 sur la bordoj de la rivero Monday fare de la jezuito Gerónimo Delfín, kvankam la setlejo devis moviĝi plurfoje pro la malamikeco de brazilanoj kiuj atakis ilin kaj kondukis ilin kiel sklavojn, ĝis kio hodiaŭ estas 38 km disde la urbo Encarnación. Ĝi finis havante proksimume 3 000 loĝantojn en 1750.

En tiu misio oni komencis konstrui unu el la plej grandaj preĝejoj de la epoko, kiu devis esti forlasita nefinita pro la elpelo de la jezuitoj en 1768 fare de Karlo la 3-a de Hispanio.

La ruinoj de tiuj religiaj misioj respegulas vivmanieron kaj edukadon markitaj de aparta stilo. Retrovitaj preskaŭ du jarcentojn poste, ili estis deklaritaj Monda heredaĵo fare de UNESKO en 1993.

Arĥitekturaj ecoj redakti

Tiu templo estus repliko de la preĝejo de Lojola, lokita en Italio. La arĥitektura dezajno de ĉi tiu redukciono estis de la arĥitekto Antonio Forcada, de hispana deveno, kiu postulis sian propran stilon kun trilobaj arkaĵoj karakterizaj de la islama kulturo, kiu tiam regis en Hispanio.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Misión jesuítica de Jesús de Tavarangué en la hispana Vikipedio.