Jim McDermott (politikisto)

James Adelbert McDERMOTT, plej ofte nomata Jim McDermott (naskiĝinta la 28-an de decembro 1936) estas usona parlamentano reprezentanta la 7-an distrikton de Vaŝingtonio. Li naskiĝis en Ĉikago kaj studis ĉe la kolegio Wheaton. Li doktoriĝis pri medicino (1963) kaj trejniĝis kiel porinfana psikiatro (1964-68). Dum la Vjetnama milito li servis kiel psikiatro en la usona armeo.

Jim McDermott
Persona informo
Jim McDermott
Naskiĝo 28-an de decembro 1936 (1936-12-28) (87-jaraĝa)
en Ĉikago
Religio Episkopa Eklezio de Usono vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Wheaton CollegeUniversitato de Ilinojso ĉe Ĉikago • Downers Grove North High School • University of Illinois College of Medicine vd
Partio Demokrata Partio vd
Profesio
Okupo politikistooficiro • psikiatro vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Oficiala portreto de Jim McDermott

McDermott unue kandidatiĝis por publika ofico en 1970. Post multaj jaroj en la vaŝingtonia parlamento, li elektiĝis al la usona Kongreso (parlamento) en 1989, kaj servas en la komitato pri manieroj kaj rimedoj, membrante ankaŭ en la Progresiva Kaŭkuso. Li estis antaŭe la komitatestro de la komitato pri etiko. En januaro 2016 li anoncis, ke li ne kandidatos por reelektiĝi, volante emeritiĝi kaj havi pli da tempo por aliaj aferoj.[1]

Fontoj redakti

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.

  1. Brunner, Jim, "Jim McDermott to retire; many consider a run, including another McDermott", January 4, 2016. Kontrolita January 4, 2016.