Jimmy Stryhn Meyer

dana juristo kaj esperantisto

Jimmy Stryhn MEYER (naskiĝis la  4-an de septembro 1969(nun 1969-09-04) en Køge, Danio, do nun 54-jara) estas dana juristo kaj esperantisto. Interalie li de 1995 ĝis 1999 estis vicprezidanto kaj estrarano de TEJO, gvidinte la Komisionon pri Eksteraj Rilatoj (KER).

Jimmy Stryhn Meyer
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de novembro 1969(nun 1969-11-04) (54‑jara)
en Danio Køge, Danio
Lingvoj Esperanto
Nacieco dano
Ŝtataneco Reĝlando Danio
Alma mater Universitato de Kopenhago
Okupo
Okupo esperantistojuristo
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj EJDO
TEJO
vdr

Li eklernis esperanton en 1983 kaj en 1990 elektiĝis en la estraron de Esperantista Junulara Dana Organizo (EJDO), kie li plurajn jarojn plenumis la kasistan postenon. En 1993 kaj 1996 li kunorganizis Kulturan Esperanto-Festivalon (KEF) en Kopenhago. En 1994 li internacie ekaktivis por la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO, reprezentante TEJO-n en la preparkunsidoj por la Junulara Konsultiĝo pri Socia Evoluo kaj en la aranĝo mem, kiu okazis ĵus antaŭ al Monda Pintkunveno de Unuiĝintaj Nacioj por Socia Evoluo en Kopenhago.

En la IJK 1995 li do elektiĝis TEJO-estrarano pri eksteraj rilatoj kaj do respondeciĝis pri kunordigo de la "ambasadoroj" de la junulara esperanto-movado en neesperantistaj kunvenoj. Samjare li finis sian studadon pri juro en la universitato de Kopenhago kaj eklaboris en Luksemburgo. Ekde 1998 li laboras kiel oficisto (juristo-revizoro) ĉe la Justica Kortumo de Eŭropa Unio.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti