Jindřich Tomíšek

Jindřich TOMÍŠEK (naskiĝis en 1939) estas ĉeĥa esperantisto kaj aktivulo de fervojista sekcio de ĈEA, kiu ofte artikolas por Starto. Honora membro de ĈEA.

Jindřich Tomíšek
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1939 (1939-11-14) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Membro de Esperanto-klubo de Přerov. Esperantisto ekde la jaro 1952, de la jaro 1969 membro de ĈEA kaj ties fervojista sekcio. De la jaro 1970 membro de IKUE kaj de la jaro 1982 komitatano de IFEF. Li ofte publicas en diversaj medioj Esperante kaj ankaŭ ĉeĥe. Li kunlaboras kun radio-redakcioj de Esperanto-elsendoj (Varsovio, Vatikano, Pekino). En la jaro 1980 li estis premiita de Fundacion Esperanto por origina eseo “Nia popolo kaj popola kanto” Li ricevis ankaŭ premion de la redakcio de Ĉina Radio Internacia. Li prelegas dum kongresoj de IFEF pri fakaj temoj kaj verkas por ties bulteno. Li multe vojaĝas eksterlanden, kaj pri siaj travivaĵoj kaj impresoj prelegas en la loka klubo. Estas interese mencii, ke li apartenas al sukcesaj pliaĝaj maratono-kurantoj.

Artikoloj redakti

  • 36-a IFEF-kongreso en Slanĉev Brjag (Starto 5/1985, p. 11-13)
  • IFEF-kongreso en Skopje (Starto 1/1987, p. 8-11)
  • 41-a IFEF-kongreso en Salou (Starto 6/1989, p. 24-26)
  • 150-a datreveno de la fervoja trafiko sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio (AEST 1989, Strážnice, kun Jiří Černý)
  • IFEF-kongreso (Starto 6/1990, p. 17-20)
  • Signaloj por sonorilo (Starto 3/1991, p. 13)
  • Societa kantareto reeldonita (Starto 3/1991, p. 18)