João Bráulio Muniz
João Bráulio Muniz (1796-1835) (São Luis, Maranjo, 1796 - Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, 20-an de septembro 1835) estis brazila ĵurnalisto, advokato, ŝtatestro kiu, kune kun Francisco de Lima e Silva (1785-1853) kaj José da Costa Carvalho (1796-1860), li partoprenis en la Permanenta Triobla Regeco, kiu administris la brazilan imperion dum la malpliaĝeco de Petro la 2-a.
João Bráulio Muniz (1796-1835) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de João Bráulio Muniz (1796-1835), brazila ŝtatestro
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1796 en São Luis, Maranjo | ||||
Morto | 20-a de septembro 1835 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Fakultato de Olinda Universitato de Koimbro | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiLi estis membro de riĉe aristokrata familio kaj unu el la politikaj gvidantoj kiuj regis Brazilon dum la malpliaĝeco de la estonta imperiestro Dom Petro la 2-a. Diplomiĝis pri Juro ĉe la Fakultato de Olinda, li komencis okupiĝi pri la kariero kiel advokato antaŭ ol eniri en la politikon. Li estis membro de la Ĝenerala Asembleo. Li atingis grandan respekton inter siaj kunuloj de la Liberala Partio. La 17-an de junio 1831, li estis elektita al la Permanenta Triobla Regeco, kiu anstataŭigis la provizoran[1]. Li fondis unu el la unuaj gazetoj en Brazilo, "Astréa", kaj "Farol Paulistano" kune kun sia amiko kaj ankaŭ politikisto, José da Costa Carvalho. Muniz estis kolego de Costa Carvalho kaj Bernardo Pereira de Vasconcelos ĉe la Fakultato de Juro de la Universitato de Koimbro. Liaj restaĵoj estas entombigitaj en la Capela dos Terceiros do Carmo, en San-Paŭlo.
Vidu ankaŭ
redakti- José Joaquim de Lima e Silva (1746-1821) Arkivigite je 2023-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
- José Bonifácio de Andrada e Silva (1763-1838)
- José Saturnino da Costa Pereira (1771-1852)
- Hipólito da Costa (1774-1823)
- Nicolau Pereira de Campos Vergueiro (1778-1859)
- José Joaquim de Lima e Silva (1787-1855), frato de la Duko de Kaŝiaso
- Paulo Barbosa da Silva (1790-1868)
- Rafael Tobias de Aguiar (1795-1857)
- José da Costa Carvalho (1796-1860)
- Markizino de Santos (1797-1867)
- Evaristo da Veiga (1799-1837)
- Thomas Davatz (1815-1888)
- Deodoro da Fonseca (1827-1892)
- Machado de Assis (1839-1908)
- Francisco Augusto de Lima e Silva (1893-1894)
Verkaro
redaktiReferencoj
redakti- ↑ La Provizora Triobla regeco daŭris de la 7-a de aprilo ĝis la 17-a de julio 1831.