Jože Kozlevčar

slovena esperantisto

Jože KOZLEVČAR (naskita en 1900; mortinta la 4-an de januaro 1980 en Ljubljana) estis slovena esperantisto.

Jože Kozlevčar
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1900 (1900-01-01)
Morto 4-an de januaro 1980 (1980-01-04) (80-jaraĝa)
en Ljubljano
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojAŭstrio-HungarioSlovenio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kozlevčar lernis Esperanton en 1921, estis i. a. vicprezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo, prezidanto de Slovenia Esperanto-Ligo, komitatano de UEA, animanto de E-Instituto en Ljubljana, kursgvidanto, tradukanto, kunlaboranto de jugoslaviaj E-periodaĵoj. Inter liaj tradukoj elstaras Martin Krpan de F. Levstik. Kozlevčar verkis historion de la loka Esperanto-movado, kompilis la internacian legolibron De oriento al okcidento, tradukis Komunismo kaj patrolando de B. Ziherl kaj gvidis multajn Esperanto-kursojn, i. a. en la nazia koncentrejo Dachau, kie li restadis de 1943 ĝis 1945.[1]

Verkoj redakti

  • De oriento al okcidento: internacia legolibro por la perfektigaj kursoj de Esperanto: kompendio de Esperanta literaturo
  • Al la venko: historiaj eventoj dum 35 jaroj de Esperanto-movado en Ljubljana (1956)

Tradukoj redakti

  • Levstik, Fran: Martin Krpan (1954)
  • Winkler, Venĉeslav: La ŝtelita lampo (1960)
  • Ziherl, Boris: Komunismo kaj la patrolando (1950)

Referencoj redakti

  1. Kie estas kiu? En: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 6.