Joan Alcover
Joan Alcover i Maspons (naskiĝis la 3-an de majo 1854 en Palma de Majorko, mortis la 25-an de februaro 1926 en Palma de Majorko) estis poeto, eseisto kaj hispana politikisto.
Joan Alcover | |||||
---|---|---|---|---|---|
member of the Congress of Deputies | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Joan Alcover i Maspons | |||||
Naskonomo | Joan Alcover i Maspons | ||||
Naskiĝo | la 3-an de majo 1854 en Palma de Majorko ![]() | ||||
Morto | la 25-an de februaro 1926 en Palma de Majorko ![]() | ||||
Nacieco | Hispana | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana [#] | ||||
Ŝtataneco | Hispanio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Rosa Pujol Guarch Maria del Haro Rosselló | ||||
Infanoj | Pere, Teresa, Gaietà Maria, Pau | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Juristo, politikisto, poeto | ||||
Aktiva en | Madrido [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Balanguera (Majorka himno) | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
BiografioRedakti
Li estis disĉiplo de Josep Lluís Pons i Gallarza kaj kundisĉiplo de Miguel Costa i Llobera, Antonio Maura kaj aliaj aŭtoroj apartenantaj al la tiel nomata "Majorka Skolo".
En 1909 li estis proklamita "Mestre en Gai Saber" kaj en 1919 li obtenis la Premion Fastenrath. En 1951 estis postmorte publikigita volumo de liaj Obras Completas.
Pluraj el liaj poezioj estis tradukitaj en plurajn lingvojn, krom por servi kiel bazo de muzikaj verkoj, kiaj La Balanguera, kun muziko de Amadeo Vives, kiu estis interpretita kaj eldonita, inter aliaj, de Maria del Mar Bonet, alia majorka kantistino, Els Ocults, Ximbomba Atòmica, Chenoa, ktp.
Verkoj en la katalunaRedakti
- La Balanguera (oficiala himno de Majorko).
- La serra (poemo), omaĝo al Costa i Llobera.
- La relíquia (poemo)
- Cap al tard, 1909
- Poemes bíblics, 1918
Verkoj en la hispanaRedakti
- Poesías, 1887
- Nuevas Poesías, 1892
- Poemas y armonías, 1894
- Meteoros, 1901
- Els porros, 1902
Eksteraj ligilojRedakti
FontoRedakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Joan Alcover en la hispana Vikipedio.