Joan Bodon
Joan Bodon (Jean Boudou[1] en la franca) estis okcitanlingva aŭtoro de Ruergo. Li naskiĝis en Crespin la 11an de decembro 1920 kaj mortis la 24an de Februaro 1975 en Alĝerio. Li verkis sian tutan verkon en la okcitana, sia patrina lingvo, kaj estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj okcitanaj verkistoj de la 20a jarcento.
Joan Bodon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joan Bodon | |||||
Naskiĝo | 11-an de decembro 1920 en Crespin, Aveyron | ||||
Morto | 24-an de februaro 1975 (54-jaraĝa) en Larbatache, Alĝerio | ||||
Lingvoj | okcitana vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Janou de la Janounio • Janou de la Janouia vd | ||||
Okupo | verkisto lerneja majstro poeto romanisto instruisto vd | ||||
Laborkampo | Occitan culture (en) vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiPost vizito de la bazlernejo de Crespin, li daŭrigas sian lernadon en Naucelle en 1932. En 1934 post ekscio de la morto de lia avino, li fariĝas balbutulo. Per konkurso li eniras en 1938 en la lernejon por instruistoj de Rodez. En 1941, li iĝas instruisto en diversaj bazlernejoj de la departamento Aveyron ĝis kiam li devas foriri, dum la germana okupado, por devige labori en Breslau (Silezio). Li tie restas de 1943 ĝis 1945 kiam li estas liberigita de la sovetia armeo.
De 1946 ĝis 1967, li estas denove instruisto en Ruergo; En 1946 li edziĝas kun la instruisto Camilha Vidal. En 1968, li foriras al Larbatache en Alĝerio kie li laboros ĝis sia morto kiel instruisto en agrikultura mezlernejo.
En 2010, lia naskiĝdomo en Crespin estis renovigita kaj fariĝis la "Ostal Joan Bodon" (Domo Joan Bodon), kulturcentro, muzeo, ekspoziciejo kaj spektaklejo dediĉita al lia verko kaj, pli vaste, al la okcitana kulturo.
Verko
redaktiPlene en la okcitana, lia verko entenas aron de romanoj, fabeloj kaj poemoj kiuj traktas universalajn temojn per ofte detala priskribo de la okcitana civilizacio. Lia patrino estis fabelisto kaj enkondukis lin en la imagan universon de la tradiciaj fabeloj kiujn li uzis en sia verko. Liaj poezioj ofte iĝis kanzonoj.
Pluraj el liaj libroj estis tradukitaj al la franca, la hispana kaj la kataluna lingvoj.
Romanoj
redakti- La grava sul camin, Tolosa : IEO, 1956.
- La Santa Estèla del Centenari, Rodès : Suberbvie, 1960
- Lo libre dels grands jorns, Tolosa : IEO, 1964.
- Lo libre de Catòia, Lo Libre occitan, Coll. Pròsa d'uèi, 1966.
- La quimèra, 1974
Fabelaro:
redakti- Contes del meu ostal, Vilafranca-de-Roèrgue : Salingardes, 1951
- Contes dels Balssàs, Vilafranca-de-Roèrgue, Salingardes, 1953
Referencoj
redakti- ↑ Forme internationale occitan (notico NBF n° FRBNF11893212t)
Aneksaĵoj
redaktiBibliografio
redakti- Jean-Pierre Chambon: La komenco de la "Libera dels Grandaj jorns" de Jean Boudou. Kelkaj lecionoj de la manskriba aŭtografo, pri tio Zeitschrift für französische Sprache und Literatur, Flugo. 125, No. 2, aprilo. Franz Steiner, Stuttgart 2016 ( ) (Print) p. 151-161ISSN 0044-2747
- Rémi Soulié, La Kimeroj de Jean Boudou. Skribo de la perverseco, Rodez, Fadeno de Ariane, 2001.
- okcitane Rémi Soulié, Dos estudis sus Joan Bodon, Paris, Société des Félibres, 2011.
Eksteraj ligoj
redakti- Retejo de la naskiĝdomo de Bodon Arkivigite je 2023-01-28 per la retarkivo Wayback Machine (okcitane)
- Intervjuo kaj raportaĵo pri Joan Bodon (1974)(okcitane)
- Intervjuo kaj raportaĵo pri Joan Bodon (1974) 2 (okcitane)
- Intervjuo kaj raportaĵo pri Joan Bodon (1974) 3 (okcitane)
Bibliotekoj |
- Loko de la revuo OC, revuo de la leteroj kaj de la okcitana penso, fondita en 1923 en Tuluzo, en kiu Jean Boudou publikigis plurajn skribaĵojn Arkivigite je 2010-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
- (oc) Ives Roquèta, Patríc Divaret, Patrici Baccou, « Joan Bodon, Escrivan », sur Occitanica, 1993 (consulté le 14 mars 2021).