Joaquín Fanjul

Joaquín Fanjul Goñi [ĥoakIn fanĥUl gOjnji] (Vitorio, Alavo, 30-a de majo de 1880 - Madrido, 17-a de aŭgusto de 1936) estis polikisto kaj militisto hispana kiu insurekciis kontraŭ la Dua Hispana Respubliko kaj, pro tio, post la Sieĝo de la Montokazerno de Madrido, kie li rifuĝiĝis, estis arestita, juĝita kaj mortpafita.

La 19-a de julio de 1936, la retirigita generalo zorgante pri la organizado de puĉo en Madrido, eniris, vestita je civilulo, en la Montokazerno. Anstataŭ eliri kun trupoj por konkeri ĉefajn strategiajn punktojn de la ĉefurbo, proklamis la militstaton kaj restis kun 1.500 militistoj kaj ĉirkaŭ 180 falangistoj en la kazerno. Li esperis helpotrupojn el la kazernoj de Kampamento, Getafe kaj Kvar Ventoj, kie la puĉo fakte malsukcesis. La Montokazerno gravis por la respublika registaro ĉar tie estis ŝlosilaj pecoj de pafiloj, neutilaj sen tiuj.

Posttagmeze la kazerno estis ĉirkaŭita de trupoj fidelaj al la registaro de la Respubliko kaj popolaj milicoj. Mateniĝe komencis kanonado kaj la puĉistoj rezitis nur horojn. Okazis diferencoj inter la puĉistoj ĉar kelkaj montris la blankan flagon, dum aliaj plupafis kontraŭ la registaraj sieĝantoj (aŭ temis pri trompoklopodo).[1] Intervenis aviado kaj dum la konkero preskaŭ estis detruita la kazerno. Oni kalkulis inter 500 kaj 900 mortintoj, depende de la fontoj kaj el la enkalkulitaj homgrupoj. La respublikanoj kaptis la generalon Fanjul kaj aliajn oficirojn, kiuj estis enprizonitaj, juĝitaj la 15an de aŭgusto kaj mortpafitaj tiun saman monaton.

NotojRedakti

  1. «Testimonios del 18 de julio: A la sombra del Cuartel de la Montaña» — Carlos Sampelayo