Johann Baptist von Anzer

Johann Baptist von ANZER (naskiĝinta la 16-an de majo 1851 en Tännesberg-Weinried, mortinta la 24-an de novembro 1903 en Romo) estis germana misi-episkopo katolika en Ĉinio kaj ano de la Societo de la Dia vorto.

Johann Baptist von Anzer
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1851 (1851-05-16)
en Tännesberg
Morto 24-an de novembro 1903 (1903-11-24) (52-jaraĝa)
en Romo
Tombo Tombejo de Germanoj kaj Flandroj Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika episkopo (1886–)
katolika sacerdoto (1876–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Anzer en ĉina kostumo.

La filo de buĉisto kaj kamparano aliĝis en 1875 kiel finstudinta teologo al la Familio de Steyl, ordinitis pastro kaj venis en 1879 en Ĉinion, kie li responsis ekde 1882 pri la suda parto de la apostola vikariejo Ŝandongo. Tie tiam vivis ne pli ol 158 katolikoj. En 1885 tiu ĉi regiono iĝis memstara misia agadokampo kaj Anzer apostola vikario kaj titulara episkopo de Thelepte (Tunizio).

Pro lia grandega elano iĝis rapida evoluo de la misio kaj ĉe lia morto nombritis jam 26.000 baptitoj kaj 40.000 bapotoj surloke.

Pro instigo de la germana ambasadoro en Pekino Anzer forprenis la protekton pri la misio de la francoj kaj ekresponsigis la germanojn. Tion Romo akceptis kaj Ĉinio laŭdis kiel trarompon de la franca protekto-monopolo. La konsekvencoj estis pli granda moviĝebleco por la misiistoj kaj aliro al ĝis tiam malfermitaj urboj kiel ĜjiningJantaj-Zhifu (1896), kiuj iĝis misiaj centroj. La murdo de du germanaj misiistoj (1.11.1897) estis la preteksto pri la jam longe planita okupado de la regiono de Cindao fare de la Germana Imperiestra Regno. La zono misie enkorpigitis en la teritoriojn pri kiuj responsis Anzer kaj la urbo Cindao iĝis misia centro.

Graveco

redakti

Anzer estis unu el la plej gravaj misiaj epistkopoj en Ĉinio en la 19-a jarcento. Lia celo, la libera proklamo de la evangelio kaj la disvastigo de kristanismo, estis obstine kaj ade postulita de li - kun sukceso. La kunlaboro de la misiistoj kun la germana ekstera politiko ofte estis riproĉita al li.

Literaturo

redakti
  • G. Warneck, Die christl. Mission u. die überseeische Politik, 1901
  • P. Horbach, A.s Chinamission in ihren Beziehungen z. Politik, 1901;
  • H. Cordier, Hist. des Relations de la Chine avec les Puissances Occidentales II/III, 1901–02
  • F. Nippold, Bischof v. A., Die Berliner amtl. Politik u. d. ev. Mission, 1905
  • J. Beckmann, Die kath. Missionsmethode in China in neuester Zeit, 1931, S. 23-25; LThK

Vidu ankaŭ

redakti

Josef Freinademetz

Eksteraj ligiloj

redakti