Johann Gildemeister

Johann GILDEMEISTER (naskiĝinta la 20-an de julio 1812 en Kröpelin-Kleinsiemen, mortinta la 11-an de marto 1890 en Bonn) estis germana orientalisto kaj teologo protestantisma.

Johann Gildemeister
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1812 (1812-07-20)
en Kröpelin
Morto 11-an de marto 1890 (1890-03-11) (77-jaraĝa)
en Bonno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Bonna universitato
Subskribo Johann Gildemeister
Okupo
Okupo bibliotekisto • universitata instruisto • teologo • orientalisto
vdr

Vivo redakti

Gildemeister studis en Göttingen kaj Bonn teologion kaj orientajn lingvojn docentonte ekde 1839 private, ekde 1844 kiel eksterorda profesoro en Bonn. En 1845 li iĝis profesoro pri teologio kaj orienta literaturo en Marburg, en 1848 krome bibliotekisto universitata tiea. En 1859 oni lin revokis kiel ordan profesoron al Bonn. Li estis tre fleksiĝema, sagaca kaj spirite penetrema scienculo.

Verkoj (elekto) redakti

  • »Scriptorum arabum de rebus indicis loci« (fasc. I, Bonn 1838)
  • »Der heilige Rock zu Trier« (kun Sybel, Düsseldorf 1845)
  • eldonaĵoj de la Kâlidâsa-aj »Meghaduta« kaj »Çringaratilaka« (Bonn 1841)
  • »Catalogus librorum manuscriptorum orientalium in bibliotheca Bonnensi servatorum« (Bonn 1864–76)
  • »De evangeliis in Arabicum e Simplici Syriaca translatis« (Bonn 1865)
  • »Esdrae liber quartus arabice« (Bonn 1877)
  • »Acta Sancti Pelagiae syriace« (Bonn 1879)

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 7. Leipzig 1907, p. 847, kio relegeblas tie ĉi interrete.