Johann Hermann

Johann, aŭ Jean, HERMANN, aŭ HERRMANN, (naskiĝis la 31-an de decembro 1738 en Barr, Alzaco, mortis la 4-an de oktobro 1800 en Strasburgo) estis francia kuracisto kaj naturalisto. Li estis la patro de la naturalisto Jean-Frédéric Hermann (1768-1793).

Johann Hermann
Jean Hermann 1738-1800.jpg
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1738 (1738-12-31)
en Barr
Morto 8-an de oktobro 1800 (1800-10-08) (61-jara)
en Strasburgo
Religio luteranismo [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Unua Respubliko de Francio [#]
Alma mater Universitato de Strasburgo [#]
Profesio
Okupo kuracisto • natursciencisto • zoologo • ornitologo • botanikisto • akademiulo • universitata instruisto • verkisto [#]
Laborkampo zoologio [#]
Aktiva en Strasburgo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Rekonstruo de la kabineto de natura historio de la Profesoro Hermann en la Zoologia Muzeo de Strasburgo.

Li estis profesoro de medicino en la Universitato de Strasburgo. Li estis la aŭtoro de Tabula affinitatum animalium (1783) kaj de Observationes zoologicae quibus novae complures, publikigita postmorte en 1804. Lia zoologia kolekto estis aĉetita de la urbo Strasburgo en 1804 kaj utilis kiel bazo por la Zoologia Muzeo de Strasburgo.

La nomo de Hermann survivas ĉefe danke al la fama Hermana testudo.

ReferencojRedakti

  • Damkaer, D. M. 2002 The Copepodologist's Cabinet. A Biographical and Bibliographical History. Philadelphia, American Philosophical Society : XIX+1-300, Figs. 93-96, Portrait
  • Rose, H. J. 1850, New General Biographical Dictionary. 8