Johann Valentin Blaufuß

Johann Valentin BLAUFUSS (naskiĝinta la 21-an de majo 1769 en Wasungen, mortinta la 20-an de decembro 1850 en Vajmaro) estis germana geodeziisto kaj kartografo, plue inspektisto kontruada kaj stratara.[1]. Li estis (unuageedzece) la bofilo de la kartografo Franz Ludwig Güssefeld.

Johann Valentin Blaufuß
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1769 (1769-05-21)
en Wasungen
Morto 20-an de decembro 1850 (1850-12-20) (81-jaraĝa)
en Vajmaro
Okupo
Okupo kartografo
vdr
Urboplano de Vajmaro el la jaro 1824, de Johann Valentin Blaufuß

Vivo redakti

Estante filo de forstisto li frue okupiĝis pri naturo kaj ankaŭ tiukoncerne trejniĝis.[2]

Blaufuß estis kunlaboranto ĉe la Geografia instituto de Vajmaro kiu estiĝis en 1791 kiel sekcio topografia-kartografia ene de Landes-Industrie-Comptoir de Friedrich Justin Bertuch kaj ekmemstaris en 1804. Tiutempe temis pri la plej moderna eldonejo kartografia en tuta Germanujo.[3][4]

Blaufuß tre famiĝis danke al siaj urboplanoj pri Vajmaro[5] respektive pri kvartaloj kelkaj vajmaraj (ekz. de Ilm-parko de 1799)[6] La celo de liaj planoj estis ne pure kartografiaj sed ankaŭ katastraj. Inter 1818 kaj 1822 li kreis Weimarer Urkataster.[7][8] Lia kreado koncernas ankaŭ kartojn priforstumajn.[9]

Oni aljuĝis al li la saksian-vajmaran Falko-ordenon.

Referencoj redakti

  1. En sia respondeco pri la stratoj li havis Goeton kiel rektan ĉefon.
  2. "Johann Valentin Blaufuß". Ĉe: Neuer Nekrolog der Deutschen. Band 28. Voigt, Weimar 1852, p. 802-803
  3. [1]
  4. Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 143.
  5. Stadtplan von Weimar, 1:4 000, kuprogravuraĵo, 1824
  6. Karto de Ilm-parko
  7. [2]
  8. Detaloj pri tiu ĉi praa katastro-helpverko[rompita ligilo]
  9. Kartoj pri la dukaj saksiaj landoj

Eksteraj ligiloj redakti