Johannes PALU (naskiĝis en 1913; mortis la 26-an de majo 1993 en Tallinn) estis internacie konata aktivulo, honora membro de Esperanto-Asocio de Estonio.

Johannes Palu kun gelernantoj

Li estis esperantisto ekde la 30-aj jaroj, aktiviĝis denove en la 50-aj kiel delegito de UEA, estrarano de Esperanto-Asocio de Estonio (EAE), sekretario de Tallinna Esperanto Klubi, peranto de gazet-abonoj, partopreninto de multaj Universalaj Kongresoj, iniciatinto de nedeviga Esperanto-instruado en estonaj lernejoj (ekde 1970), aŭtoro de pluraj lernolibroj, Cseh-metoda instruisto kaj reprezentanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en Estonio.