Johannes PURGOLD (ankaŭ: Purgoldt; naskiĝinta je la mezo de la 15-a jarcento en Plaue, mortinta en 1534) estis grava germana juristo kaj ekde 1491 kancelariestro (notarius) en Eisenach.

Johannes Purgold
Persona informo
Naskiĝo
en Plaue
Morto 1-an de januaro 1534 (1534-01-01)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo juristo
vdr

Vivo redakti

Purgold devenis el respektita kaj bonstata turingia familio. Ekde 1480 estis li dek jarojn honorofica juĝisto en la urba konsilantaro de Eisenach kaj samloke ekde 1491 kancelariestro verkanta jurlibron gravegan. Laŭdire li estis krome urbestro.

Verkaro redakti

Purgold verkis inter 1503/04 la majstroverkon Rechtsbuch über den Stadtrat und die Ratspersonen surbaze de la fare de Johannes Rothe verkitaj plu malnovaj jurlibroj Eisenacher Rechtsbücher. La purgoldaj "pli novaj" jurlibroj estis de granda elradiado por la jurevoluo en Germanujo transdonate en tri manuskriptoj (de Eisenach, Wolfenbüttel kaj Hamburgo). De la sume 12 libroj temas en la unua triono pri civila juro; la libroj 5 ĝis 8 okupiĝas pri procesa juro kaj la lastaj du pri la urba organizado. La libroj 11 kaj 12 estis aneksitaj de Purgold traktante la urban juron de Gotao sen rilato al la eisenach-aĵoj kaj de verkiteco ne-purgolda. Purgold ŝajne ne volis senkondiĉe krei unuecan jurlibron sed pli prezenti la plej gravajn jurajn sentencojn el la komenco de la 16-a jarcento.

Ĉefaĵoj ene estas eldiroj pri

* Landrecht (ĝenerala juro en Saksio kaj Turingio),
* Weichbildrecht (ĝenerala juro de la urboj de la menciitaj landoj) kaj
* Stadtrecht (juro de la urbo Eisenach sole).

Purgold do unuigas kun la germana juro

Krome li citis ofte frazojn de la patroj de la Eklezio kaj el latinaj kaj helenaj klasikuloj.

En la 9-a kaj la 10-a libro, kie temas pri la urba konstitucio, li dezajnis laŭ Cicerono kaj Aristotelo en la formo de konsiloj ĝeneralan regularon pri la ago de publikaj komercoj por oficialuloj kaj politikistoj. Ĉefa fonto por la germanjura enhavero estis Rechtsbuch nach Distinctionen, el kiu li kopiis ne malmulton.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • K. von Strenge u. a. (eld.): Die Stadtrechte von Eisenach, Gotha und Waltershausen. 1909.
  • H. Helmbold: Geschichte der Stadt Eisenach. 1936.
  • Peter Rondi (eld.): Eisenacher Rechtsbuch, Germanenrechte. Böhlaus Nachf., Weimar 1950.
  • Ulrich-Dieter Oppitz: Deutsche Rechtsbücher des Mittelalters. Köln/Wien 1990, Band I, p. 57, Band II, S. 597.
  • Biografio fare de von Eisenhart ĉe ADB 26/1888, p. 713-714 (surrete)

Eksteraj ligiloj redakti