J. C. O'Connor
(Alidirektita el John Charles O'Connor)
J. C.[1] O'CONNOR (naskita en 1853 en Cork, Irlando; mortinta la 28-an de novembro 1928 en Faversham, Anglio[2]) estis irlanda-angla doktoro pri filozofio kaj esperantisto. Li estis membro de la Lingva Komitato de 1905.
J. C. O'Connor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1852 |
Morto | 28-an de novembro 1928 (75-jara) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Irlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
La lastan duonon de sia vivo li dediĉis grandparte al Esperanto kaj ĉie prelegis kun apostola fervoro. Lia lernolibro estis dum jaroj preskaŭ la nura instruilo por angloj. Li redaktis la monatan gazeton La Esperanta Instruisto.
O'Connor estis unu el la unuaj membroj de la Londona Esperanto-Klubo fondita en 1903. Li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato.[3]
Rete legeblasRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ La antaŭnomoj estas aŭ James Charles aŭ John Charles. Oni trovas ambaŭ versiojn, sed plej ofte nur la mallongigitan formon.
- ↑ Niaj mortintoj. En: Esperanto 1929, n-ro 2, paĝo 17 (41).
- ↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.