John Jacob Raskob

usona entreprenisto

John Jakob RASKOB, KCSG (19-a de marto 1879 – 15-a de oktobro 1950) estis financa entreprenestro kaj negocisto de DuPont kaj de General Motors, kaj konstruisto de la Empire State Building. Li estis proparolanto de la Democratic National Committee ekde 1928 ĝis 1932 kaj grava subtenanto de la kandidatigo de Alfred E. Smith por la Prezidanteco de Usono.

John Jacob Raskob
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1879 (1879-03-19)
en Lockport
Morto 15-an de oktobro 1950 (1950-10-15) (71-jaraĝa)
en Centreville
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Post Franklin D. Roosevelt iĝis Prezidanto, Raskob estis elstara kontraŭanto de la politiko de New Deal pere de sia subteno de nombraj kontraŭ-Roosevelt organizoj kiel la "American Liberty League". Raskob estis ankaŭ estro de la "Association Against the Prohibition Amendment", nome asocio kontraŭ malpermeso de alkoholaĵoj, kaj trezoristo de la Malta Ordeno.[1][2]

Notoj redakti

  1. "John J. Raskob". NNDB (Profile). Soylent Communications. Arkivita el la originalo la 7an de julio 2013. Alirita la 31an de oktobro 2019.
  2. Hervet, Francoise (Winter 1986). "Knights of Malta Examined" (PDF).[rompita ligilo] CovertAction Information Bulletin. Washington D.C.: CovertAction Publications (25). ISSN 0275-309X. Alirita la 31an de oktobro 2019.

Eksteraj ligiloj redakti