John Saeed

brita respektive irlanda lingvisto

John Ibrahim Saeed estas brita lingvisto kaj profesoro pri lingvistiko en la kolegio Triunuo (la Trinity College Dublinirlande Coláiste na Tríonóide),[1] la plej malnova akademia institucio en Irlando. Ekde 2022 li estas pensiiĝinta.[1] Li estas plej konata pro siaj verkoj pri la somala lingvo (𐒖𐒍 𐒈𐒝𐒑𐒛𐒐𐒘) kaj semantiko.[2] La dua verkaĵo, unue publikigita en 1997 kun dua eldono publikigita en 2003,[3] tria eldono en 2009, kvara eldono en 2015 kaj kvina eldono en 2023, estas referenca verkaĵo pri semantiko internacie.[4]

John Saeed
Persona informo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo lingvisto
Okupiganto kolegio Triunuo en Dublino
vdr

Libroj redakti

  • Semantics, 1997, kvara eldono 2015 eldonejo Routledge, kvina eldono 2023 eldonejo Wiley-Blackwell
  • Irish Sign Language: A Cognitive Linguistic Approach (Irlanda signolingvo: Kogna Lingva Aliro), kun Lorraine Leeson, 2012
  • Somali, 1999

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 informoj pri li en la retejo de la kolegio Triunuo (angle)
  2. Appleyard, David L. (februaro 1990). “Saeed John Ibrahim: Somali reference grammar (referenca gramatiko pri la somala)”, Bulletin of the School of Oriental and African Studies (Bulteno de la Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj) (angle53 (1), p. 189–190. doi:10.1017/S0041977X00021923. 
  3. Burley, Lynn (2004). “Semantics” (angle80 (3), p. 634–635. doi:10.1353/lan.2004.0115. 
  4. Abbott, Barbara (septembro 2005). “Semantics (2-a eld.)” (angle) (3), p. 465–466. doi:10.1017/S0272263105210203. 

Eksteraj ligiloj redakti