John Schlesinger

angla reĝisoro kaj aktoro de kino kaj teatro

John Richard SCHLESINGER (/ˈʃlɛsɪndʒər/ SHLESS-in-jər; 16a de Februaro 1926 – 25a de Julio 2003) estis angla reĝisoro kaj aktoro de kino kaj teatro. Li aperis komence de la 1960-aj jaroj kiel grava fugro de la Brita Nova Ondo, antaŭ ekiri al sukcesa kariero en Holivudo, ofte reĝisorante filmojn malferme en provokaj temoj, kombine kun sia statuso kiel unu el la malmultaj malferma samseksemaj reĝisoroj laborante en ĉeftendencaj filmoj.[1][2]

John Schlesinger
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1926 (1926-02-16)
en Londono
Morto 25-an de julio 2003 (2003-07-25) (77-jaraĝa)
en Palm Springs
Mortokialo apopleksio
Tombo Willesden Jewish Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Balliol College • St Edmund's School • Uppingham School
Okupo
Okupo filmreĝisoroaktoroscenaristo • televida reĝisoro • reĝisoro
vdr

Lia filmo de 1969 nome Midnight Cowboy, pro kiu li ricevis la Oskar-premion al la Plej Bona Reĝisoro, estis unu el la plej fruaj ĉeftendencaj usonaj filmoj kiuj temas eksplicite pri samseksa rilato, kaj estas konsiderata elrompa verko de la samseksa kinarto.[3][4][5] Li estis ankaŭ aktiva kiel reĝisoro de teatraĵoj, kaj estis asocia direktoro de la Royal National Theatre.

Krom sia Oskar-premio, Schlesinger laŭlonge de sia kariero ricevis kvar premiojn BAFTA, nomumojn por tri Oraj Globoj, du nomumojn por la Ora Leono de la Venecia Kinfestivalo, kaj la Vivatingan Premion de la Directors Guild of Great Britain. En 1970, li estis nomumita Commander of the Order of the British Empire (CBE) kaj en 2002, li iĝis ano de BAFTA.

Kvar filmoj de Schlesinger (Billy Liar, Darling, Far from the Madding Crowd, Sunday Bloody Sunday) estas inter la 100 pintaj filmoj de la British Film Institute.[6]

Referencoj redakti

  1. Breznica, Anthony (26a de Julio 2003). "Filmmaker John Schlesinger Dies at 77". Washington Post. ISSN 0190-8286. Alirita en 25a de Oktobro 2023.
  2. "Where to begin with John Schlesinger". BFI. Alirita en 25a de Oktobro 2023.
  3. Harris, Mark (29a de Majo 2018). "Midnight Cowboy: On the Fringe". Criterion Collection.
  4. "50 Years After Midnight Cowboy, Gay Cinema Is Still a Work in Progress". LAmag - Culture, Food, Fashion, News & Los Angeles. Alirita en 25a de Oktobro 2023.
  5. "X-Rated: Inside the Myths and Legends of Midnight Cowboy". Vanity Fair. 26a de Februaro 2021. Alirita en 25a de Oktobro 2023.
  6. "British Film Institute – Top 100 British Films – cinemarealm.com". Alirita en 25a de Oktobro 2023.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo John Schlesinger en la angla Vikipedio.