Jopisaŭco

(Alidirektita el Joppiesaus)

Jopisaŭco (nederlande Joppiesaus) [1] estas fride servata, flaveca saŭco. Ĝi estas saŭco akirebla en diversaj kafeterioj en Nederlando kaj en fritbudoj en Belgio manĝata kun pomfritoj, diversaj manĝetoj kaj hamburgeroj. La saŭco estas disvolvita en 2002 fare de la ekspluatantino de rapidmanĝejo en Glanerbrug Tvento Janine kies kromnomo estas Joppie.

Jopisaŭco

Gusto kaj ingrediencoj redakti

La bazo de la jopisaŭco estas same kiel la plejmultaj saŭcoj: (planta) oleo, akvo emulsiaĵo plue la saŭco ankaŭ enhavas cepojn, ovoflavaĵon kaj dolĉigaĵojn inter kio sukero kaj aspartamo) kaj kareo; tiuj ankaŭ superregas la guston. La origina recepto de jopisaŭco estas sekreta, sed en la interreto cirkulas receptojn kiuj bone proksimiĝas al la gusto de jopisaŭco. En tiuj receptoj jopisaŭco ekzemple estas farata per la ingrediencoj de ‘speciala’, t.e. majonezo, kareo kaj cepoj, kune kun karepulvoro en definita proporcio tre fajne mueli kaj miksi.

Produktado redakti

La produktado okazas ĉe Elite B.V. en Neede municipo Berkelland. Ili aĉetis la originalan recepton de la kafeterio (Annie's Snackbar) el Glanerbrug kaj posedas la markorajton de la markonomo “Joppiesaus”.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Estas kiel “Joppie saus” registrita ĉe la BBIE, sed devas esti skribata laŭ la nederlanda ortografio sen spaceto.
  2. Joppie saus in het merkenregister van het BBIE.