Ĝermolisto de portugalaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
C
redaktiAdelino de CARVALHO (naskiĝinta la 13-an de junio 1871, mortinta la 30-an de januaro 1929) estis portugala bankoficisto kaj esperantisto. Li vigle agadis en la Lisbona Esperanto-Societo, aparte en la periodo inter 1914 kaj 1917, kaj menciiĝis en la Enciklopedio de Esperanto de 1934.
Leonel Augusto da CRUZ (1900- mortis la 29-an de oktobro 1990 en Queluz, Portugalio) estis UEA-delegito kaj fakdelegito.
L
redaktiAcacio LOBO, naskiĝis en Portugalio, estis majoro de infanterio, kiu parolis sep lingvojn. Li estis Esperanto-cenzuristo dum la unua mondmilito.
Verkis: Esperanto tiel kiel oni ĝin parolas kaj gramatikon.
S
redaktiAntónio da Silva Almeida
redaktiAntónio da SILVA ALMEIDA naskiĝis en Lisbono en 1928, kaj fariĝis esperantisto en 1946. La rolo de li kaj de lia edzino en la posta evoluo de Esperanto en Portugalio estas netrotaksebla. En 1979, kiam la antaŭa pli ol 40-jara malpermeso de Esperanto ne plu validis, li estis inter la kunfondintoj de Portugala Esperanto-Asocio kaj poste elektiĝis ties honora asociano. Li mortis la 21-an de novembro 2014[1] kaj la entombigon partoprenis pluraj reprezentantzoj de PEA.
Referencoj
redakti- ↑ nekrologa noto kun portreta foto de li en la retejo Facebook (esperante, necesas ensaluti por vidi ĝin)
T
redaktiJorge Frederico da Costa TEIXEIRA (mortis en aŭgusto 1960) estis tre fervora kaj aktiva esperantisto en Lisbono, Portugalio.