Joris van Schooten

Joris van SCHOOTEN (1587–1651) estis pentristo de la Ora jarcento de Nederlando kaj onklo de la matematikisto de Leiden Frans van Schooten.

Joris van Schooten
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1587 (1587-01-01)
en Leiden
Morto 1-an de januaro 1651 (1651-01-01) (64-jaraĝa)
en Leiden
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Nederlando
Familio
Frat(in)o Frans van Schooten
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj The adoration of the Magi
Portrait of Jacob Gerritsz van der Mij (1559/60-1635?)
vdr
Vivokrono, Luterana preĝejo de Leiden.

Laŭ Arnold Houbraken lian talenton jam juna por desegnado admiris liaj instruistoj kaj tiukadre li desegnis ĉie animalojn. Estante 17-jaraĝa li estis metilernanto de Coenraad van der Maas, bona portretisto, dum tri jaroj.[1] En Delft li estis tre influita de la skolo de Michiel Jansz van Mierevelt. Lerninte sufiĉe por kreadi sian propran atelieron, li decidis veturi al Italio, sed liaj gepatroj edzigis lin al Marijtgen Bouwens van Leeuwen, kaj tiel li devis rezigni pri veturplanoj kaj revenis al Leiden.[1][2] Li estis sukcesa pentristo kiu estis respektita en la komunumo. Li aliĝis al la Leidena Gildo de Sankta Luko kaj estis ano de la grupo kiu sendis peticion al la urbestroj en 1609 por nova protektoĉarto por la gildo. Ĝi estis malakceptita kaj ili klopodis por tio denove en 1610 kaj ĝi estis denove malakceptita.

Li estis instruisto de Rembrandt, Jan Lievens, kaj Abraham van den Tempel.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Joris van Schoten biografio en De groote schouburgh der Nederlantsche konstschilders en schilderessen (1718) de Arnold Houbraken, ĉe Diĝita Biblioteko por la Nederlanda Literaturo
  2. Joris van Schooten ĉe RKD
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Joris van Schooten en la angla Vikipedio.