José María CORONADO García[1] (Madrido, 14a de aŭgusto 1957) estas hispana aktoro de kino kaj televido, ricevinto de la Goja-premio al la plej bona aktoro (vira) en 2011.

José Coronado
Persona informo
Naskonomo José Coronado García
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1957 (1957-08-14) (66-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Paola Dominguín
Okupo
Okupo aktoro • televida aktoro
TTT
Retejo http://www.josecoronado.com/
vdr

Li ekkarieris kiel modelo kaj por aliaj laboroj. En televido li partoprenis en nombraj serioj kaj filmoj, elstare pro sia rolo en la sukcesa serio Periodistas (ĵurnalistoj, 1998-2001), kiu havigis al li la premion Fotogramas de Plata en 1998. Liaj lastaj laboroj en tiu medio estis Los 80 (2004), RIS Científica (2007), Acusados (2009) kaj El Príncipe (2014).

En kino li debutis en 1987, kaj li partoprenis en pli ol 30 filmoj, inter kiuj en Goya en Burdeos (1999), de Carlos Saura kaj La caja 507 (2002), de Enrique Urbizu. Ankaŭ en filmoj kiel Berlín Blues (1988), de Ricardo Franco, El Lobo (2003), de Miguel Courtois aŭ GAL (2006) de la sama reĝisoro. Kun la reĝisoro Enrique Urbizu li partoprenis en La caja 507 (2002), La vida mancha (2003) kaj No habrá paz para los malvados (2011).

José Coronado en la ceremonio de la Goja-premioj de 2017.

Filmoj redakti

Notoj redakti

  1. Aisge Alirita la 18an de aprilo 2020.