José María Álvarez del Manzano

José María ÁLVAREZ DEL MANZANO y López del Hierro (n. Sevilo, 17-a de oktobro de 1937) estas politikisto hispana. Li estis urbestro de Madrido dum 12 jaroj.

José María Álvarez del Manzano
Persona informo
José María Álvarez del Manzano
Naskiĝo 17-an de oktobro 1937 (1937-10-17) (86-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Madrido • Our Lady of Remembrance College vd
Partio Unión de Centro DemocráticoPopola Partio vd
Memorigilo José María Álvarez del Manzano
Familio
Parencoj Borja Carabante • Ignacio López del Hierro vd
Profesio
Okupo ŝtata funkciulopolitikisto • chief officer vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en Sevilo, li loĝis en Madrido ekde siaj tri jaroj. Li studis juron en la Komplutensa Universitato de Madrido. Ekde 1963 li estis funkciulo pri financoj en Ciudad Real, Badajoz, Toledo, Santandero, Biskajo kaj en Alavo.

Li estis skabeno de la municipo de Madrido ekde la elektoj de 1979, el la Unión de Centro Democrático, ekde 1989 li estis vicurbestro, kun Agustín Rodríguez Sahagún kiel urbestro. Álvarez del Manzano iĝis urbestro en majo de 1991 kaj estis tio ĝis 2003, kiam li estis anstataŭata kiel kandidato de la Partido Popular per Alberto Ruiz-Gallardón.

Eksteraj ligiloj redakti