José María Martínez-Val

hispana verkisto kaj inĝeniero

José María Martínez-Val Peñalosa (Ciudad Real, 1951) estas hispana verkisto, leksikografo kaj industria inĝeniero.

José María Martínez-Val
Persona informo
Naskonomo José María Martínez-Val Peñalosa
Naskiĝo 30-an de novembro 1950 (1950-11-30) (73-jaraĝa)
en Ciudad Real
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Politeknika Universitato de Madrido Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo José María del Val vd
Okupo verkisto
inventisto
industria inĝeniero
vortaristo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Li estis doktoro pri industria inĝenierado kaj profesoro de la Politeknika Universitato de Madrido. Li estis finalisto de la Premio Planeta en 1981 per sia romano Llegará tarde a Hendaya (Li alvenos malakurate al Hendajo). Li kultivis ankaŭ la ĝenron de la historia romano en Tinta desde Lepanto (Inko el Lepanto, 2005). Li uzis kutime la pseŭdonimon José María del Val. Li estas aŭtoro ankaŭ de teknologia vortaro Diccionario Enciclopédico de Tecnología kaj de la eseo Un empeño industrial que cambió España: 1850-2000. Li estis arbitraciisto de la Corte de Arbitraje Industrial de la Oficiala Kolegio de Industriaj Inĝenieroj de Madrido.

Verkoj

redakti

Rakontaro

redakti
  • Llegará tarde a Hendaya (1981)
  • Espía por espía (1982)
  • Tinta desde Lepanto (2005)
  • Memorias del muerto. Así cayeron mi siglo y mi idea (2006)

Teknologio kaj eseo

redakti
  • Neutron transport calculations of some fast critical assemblies (1976)
  • Kun Mireia Piera, Reactores nucleares. Madrid: Universidad Politécnica de Madrid. Escuela Técnica Superior de Ingenieros Industriales. Sección de Publicaciones, 1997
  • Un Empeño industrial que cambió España 1850-2000: siglo y medio de ingeniería industrial; Madrid: Síntesis, 2001
  • Agua y desarrollo sostenible: vida, medio ambiente y sociedad (2004)
  • Glosario general de tecnología Madrid: Editorial Síntesis, S.A., 1997, 2 vols.
  • Diccionario enciclopédico de tecnología, Madrid: Editorial Síntesis, S.A., 2001, 2 vols.
  • Con José Manuel Perlado y Mireia Piera, Principios físicos del desarrollo energético sostenible, Madrid: Fundación para el Fomento de la Innovación Industrial (2003)

Eksteraj ligiloj

redakti