José de Elola y Gutiérrez
José de ELOLA Y GUTIÉRREZ (kromnomo "El Coronel Ignotus") (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1859 en Alcalá de Henares, Kastilio kaj mortis en 1933) estis hispana verkisto.
José de Elola y Gutiérrez | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | José de Elola y Gutiérrez |
Aliaj nomoj | Coronel Ignotus |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1859 en Alcalá de Henares |
Morto | 12-an de julio 1933 (73-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | geografo oficiro politikisto armearo dramaturgo sciencfikcia verkisto inventisto verkisto ![]() |
Li verkis librojn pri matematiko, topografio kaj ĝeneralaj sciencaj temoj. Li verkis ankaŭ moralajn, sociajn kaj ekonomiajn librojn. Lia plej grava verko eble estas El Credo y la Razón (La Kredo kaj la Racio).
La libron El Amor en el Siglo Cien (La Amo en la Jaro Dekmil) tradukis en Esperanton José Fernando Berenguer; ĝi eldoniĝis en 1932 ĉe Heroldo de Esperanto en Kolonjo (Germanio).