Josef KREMLÁČEK (naskiĝis la 5-an de marto 1937 en Třebíč - mortis la 22-an de junio 2015 en Třebíč) estis ĉeĥa pentristo kaj ilustristo de libroj, ĉefe destinitaj por infanoj, amiko de Esperanto.

Josef Kremláček
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1937 (1937-03-05)
en Třebíč
Morto 22-an de junio 2015 (2015-06-22) (78-jaraĝa)
en Třebíč
Tombo Old cemetery
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Edz(in)o Božena Kjulleněnová
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto • ilustristo
vdr

Kiel 15-jara knabo li partoprenis Someran Esperanto-Tendaron en Chvalatice, kie li desegnis sur sia tendo indianan kapon kaj postlasis bildeton kun desegno de la tendaro. Poste li restis amiko de la loka esperantista klubo en Třebíč kaj de ĝia Somera Esperanto tendaro, kiu trovis definitivan lokon en Lančov. Josef Kremláček estis hejme trovita jam morta, tial la mortodato estis nur divenita.

Li studis en „Lernejo de art-metioj“ en Brno (1952-1956) kaj en „Art-industria altlernejo“ en Prago ĉe profesoro Adolf Hofmeister.

Li fariĝis membro (1964-1971) de la surrealisma grupo LACOSTE kaj de Internacia centro de fantasto kaj magio (Centre international de l’actualite fantastigue et magique), nun li membras en surrealisma grupo STIR UP, Unio de plastik-artistoj de Ĉeĥio, Klubo de infanlibraj ilustrantoj, societo bienalo Brno, ĉeĥa sekcio de IBBY Praha.

Liaj ilustraĵoj, plenaj de poezio, plej ofte akompanas librojn por infanoj.

Ilustritaj libroj redakti

Plie li ilustris kelkajn legolibrojn por lernejoj, gvidlibrojn pri urboj (Třebíč, Slatiňany, Moravské Budějovice), partoprenis kelkdek ekspoziciojn (post multaj restis katalogoj) kaj ricevis plurajn honorigojn.

Eksteraj ligiloj redakti