Josef Mendl (naskiĝis la 20-an de januaro 1932 en Nadějkov) estas ĉeĥa esperantisto. Eklernis Esperanton kiel aŭtodidakto en 1948. Ekde 1962 membro de Esperanto-klubo en Tábor, ekde fino de 1980-aj jaroj membro de Esperanto-klubo en Písek. Aktiva membro de IKEF kaj multjara korespondanto por Ĉeĥio de la magazino Monato. Kiel kunlaboranto de Esperanta Literatura Fondaĵo (ELFo) enkomputiligis manuskriptojn de multaj Esperanto-tradukoj.

Josef Mendl
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1932 (1932-01-20) (92-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Verkaro redakti

Ciferecigitaj Esperanto-manuskriptoj redakti

  • eldonitaj:
  • Jaroslav Foglar: La knaboj de la Kastora rivero (Esperanto-Klubo de Theodor Kilian 1996)
  • Karolo la 4-a: Propra biografio de Karolo la IV-a (KAVA-PECH 1995)
  • Jaroslav Hašek: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (KAVA-PECH 2004)
  • ankoraŭ neeldonitaj:
  • Karel Čapek: Naŭ fabeloj
  • Karel Čapek: El vivo de insektoj
  • Karel Čapek: Afero Makropulos
  • Jarmila Hašková: El notlibro de sankta Petro
  • Otakar Maršík: Spektaklo por dioj
  • Vladimír Škutina: Malliberulo de la prezidento
  • Jan Šmíd: Ĝojoj de mia vivo
  • Karel Schulz: Ŝtono kaj doloro
  • Gregor Achille: Problemoj en Panonio
  • Miroslav Švandrlík: Nigraj baronoj

Prelegoj redakti

MENDL, Josef: Kiel kompreni duoblan librotenadon. En: Prelegaro de KAEST, Praha 2002.

Artikoloj por la revuo Monato redakti

  • Ĉu kontraŭ terorismo per milito (2005)
  • Ĉu militoj savos Usonon? (2006/10/24-26) [1]
  • Ĉu NATO kaj Usono kontribuas al sekura mondo (2003)
  • De la tria Eŭropa al la kvina Monda Sociala Forumo (2005) [2]
  • Herooj aŭ murdistoj (2004)
  • Kiam teroristoj heroiĝas (2005) [3]
  • Kien evoluas la mondo (2004)
  • Konsekvencoj de ekonomiaj transformoj (2002/2/10)
  • Monda sociala forumo kaj embarasoj post Eŭropa sociala forumo (2005)
  • Terorismo: koncentriĝu pri la kaŭzoj (2005) [4]
  • Traktado de triopo en Moskvo (2004)

Tradukoj redakti

  • Unuformaj kutimoj kaj praktiko de ICC por dokumentaj kreditoj. El la angla kuntradukis J.Mendl. IKEF 2002. 51. s. ISBN 9284211557