Josefine Mutzenbacher
Josefine Mutzenbacher oder Die Geschichte einer Wienerischen Dirne von ihr selbst erzählt (Esperante: Josefine Mutzenbacher aŭ La historio de viena prostituitino de ŝi mem rakontita) estas erotika romano anonime aperinta en Vieno en 1906. Malgraŭ tio, ke neniu aŭtoro iam ajn depostulis la aŭtorecon, jam en ĝia tempo estis atribuita al Felix Salten aŭ Arthur Schnitzler de la bibliotekistoj de la Universitato de Vieno.
Josefine Mutzenbacher oder Die Geschichte einer Wienerischen Dirne von ihr selbst erzählt | |
---|---|
Origine | Josefine Mutzenbacher oder Die Geschichte einer Wienerischen Dirne von ihr selbst erzählt |
![]() | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | atribuita al Felix Salten |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1906 |
Ĝenro | erotika romano |
Loko de rakonto | Aŭstrio |
La verko rakontas la historion de Josefine kaj ŝiaj fratinoj kaj amikinoj, la plejparto neplenaĝaj, kaj ilia seksuma inicado. La lingvo de la romano estas tute eksplicita. Per kredeblaj rakontoj pri la seksumaj spertoj el la retrospektiva vidpunkto de la infanino, ĝi kompilas plejeble ĉiujn seksumajn tabuojn, de infana prostituado kaj incesto ĝis grupa seksumado aŭ midzado. Ankoraŭ nun la libro estas unu el la plej vendataj de eŭropa seksuma literaturo.