Joseph DOUCÉ [ĵoZEF duSE] (naskiĝis en Sint-Truiden, Belgio, la 13-an de aprilo 1945; mortis en Parizo en 1990) estis psikologo kaj baptisma pastro de belga deveno, civitanigita franca en 1982. Li estas konata pro sia defendo de la seksaj minoritatoj.

Joseph

psikologo, baptisma pastro
Persona informo
Naskiĝo 13-a de aprilo 1945
en Sint-Truiden, Belgio
Morto 1990
en Parizo, Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco BelgioFrancio
Okupo
Okupo psikologopastoro
vdr

Joseph Doucé naskiĝis en familio de katolikaj kamparanoj nederlandlingvaj. En la bazlernejo de Rummen li montris grandan intereson pri la loka historio. Post esti libervole militservinta en NATO-divizio en Limoĝo, kie li atingis la rangon de kaporalo kaj plibonigis sian francan, li faris greklatinajn studojn en la katolika mezlernejo de Sint-Truiden. En 1965 li estis akceptita en la Eŭropa Seminario Stenonius en Maastricht. Post unu jaro da pastraj kaj humanismaj studoj li konvertiĝis en protestantismon. En la Libera Universitato de Amsterdamo li diplomitiĝis pri psikologio kaj seksologio, kun speciala intereso pri la problemoj de la seksaj minoritatoj.

En 1976 li kreis en Parizo la Centron de la Liberiganta Kristo, ministerio por homoj apartenantaj al seksaj minoritatoj. La centro havis apoggrupojn por samseksemuloj, transseksuloj[1], sadomasoĥistuloj kaj pedofiloj. Li ankaŭ eldonis revuon nomatan Ilia (mallongigo en la franca de "Il libère, il aime" - "Li liberigas, li amas"). Liaj aktivaĵoj, kiu inkludis la celebradon de gejaj geedziĝoj, kaŭzis grandan konfuzon ĉe la gazetaro. Doucé mem estis samseksemulo kaj havis stabilan rilaton kun la nederlandano Guy Bondar. Aliflanke, la pastro sciis multajn detalojn pri la sekreta seksa vivo de kelkaj famuloj.

Li fondis tri eldonejojn: Lumière & Justice, Walter Rauschenbush kaj Libre Arbitre. Sub lia direktado aperis, ĉe Lumière & Justice, la kolektivaj verkoj La question transsexuelle (1986), Couples homosexuels et lesbiens (1987), La pédophilie en question (1988) kaj Le sadomasochisme en question (1989), kaj ankaŭ lia traduko en la francan de la romano de Frits Bernard Costa Brava.

En 1990 Joseph Doucé aperis murdita en strangaj cirkonstancoj[2]. Laŭ Guy Bondar, la 19an de julio li estis forrabita de du viroj en civilaj vestoj, kiuj montris al li policinsignojn. La 24an de oktobro oni trovis lian kadavron en la arbaro de Rambouillet. La murdo estis neniam solvita, kio donis motivojn por diversaj onidiroj[3]. Laŭ lia kunulo, lia domo estis sub viglado, liaj telefonoj spilitaj kaj la antaŭan tagon al la forkapto okazis kverelo kun la polico en lia oficejo. Oni suspektas, ke la krimo estis plenumita de unuo de la sekreta franca polico, la Renseignements Généraux ("Ĝenerala Informo")[4], kiu enketis Doucé'on pro lia subteno al pedofiloj[5][6]. La sama unuo estis rilatigita al la bombardado kontraŭ la ŝipo Rainbow Warrior de Greenpeace en 1985.

Referencoj redakti

  1. Omaĝo al Joseph Doucé sur transsekseca retejo.
  2. Eaubonne, François. Le Scandale d'une disparition: Vie et œuvre du pasteur Doucé. Parizo: Libre Arbitre, 1990. ISBN 2908593025.
  3. Intervjuo kun Bernard Violet Arkivigite je 2009-06-09 per la retarkivo Wayback Machine en L'Humanité.
  4. "La disparition du pasteur Doucé" Arkivigite je 2009-09-07 per la retarkivo Wayback Machine, dokumenta filmo elsendita la 27an de februaro 2005 en la televida programo Faites entrer l'accusé de France 2.
  5. Violet, Bernard. Mort d'un pasteur: L'affaire Doucé. Parizo: Fayard, 1994. ISBN 9782213031958.
  6. « Affaire Doucet, nouvelle piste », sur nouvelobs.com.