Joseph Rheden
aŭstra astronomo
Joseph Rheden (naskiĝis la 5-an de aprilo 1873 en Amlach, mortis la 6-an de aŭgusto 1946 en Lienz) estis aŭstra astronomo Li estis bofilo de la astronomo Johann Palisa.
Joseph Rheden | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Joseph Rheden |
Dato de naskiĝo | 5-a de aprilo 1873 |
Naskiĝloko | Amlach |
Dato de morto | 6-a de aŭgusto 1946 |
Mortoloko | Lienz |
Aĝo je morto | 73 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Aŭstrio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | germana lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Li studis pri astronomio, matematiko kaj fiziko de 1897 al 1901 en la Universitato de Vieno kaj dungiĝis kiel helpanto en la observatorio de Vieno, tie li malkovris tri asteroidojn.
Li malvolvigis la astrofotografion kaj eltrovis, en 1898, aparaton per kiu oni povas registri la meteorfluojn.
744 Aguntina | 26-a de februaro 1913 |
771 Libera | 21-a de novembro 1913 |
844 Leontina | 1-a de oktobro 1916 |
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Fruaj serĉoj pri asteroidoj en Aŭstrio[rompita ligilo]