Joseph Strutt (filantropo)

Joseph STRUTT (1765-1844) estis angla filantropo.

Joseph Strutt
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1765 (1765-01-01)
en Derby
Morto 13-an de januaro 1844 (1844-01-13) (79-jaraĝa)
en Derby
Tombo Derby
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Derby School
Familio
Patro Jedediah Strutt
Patrino Elizabeth Strutt
Frat(in)o William Strutt
Edz(in)o Isabella Douglas
Infano Isabella Strutt
Okupo
Okupo politikistofilantropoentreprenisto
vdr
Joseph Strutt, el portreto pendigita en la Urbestra Galerio de la Urbodomo de Derby

Fono kaj fruaj jaroj redakti

Joseph estis la plej juna filo de Jedediah Strutt de Derby kaj Elizabeth Woolatt, kiu havis du aliajn filojn, William kaj George. La familio Strutt riĉiĝis per silk-, koton- kaj kalikot-manufakturo sur la Morledge en Derby.

Joseph estis baptita en la Unitarisma Kapelo sur Friar Gate, Derby la 19-an de septembro 1765, kaj poste edukita en Lernejo de Derby.

Familio redakti

En 1793 li edziĝis kun Isabella Archibold Douglas en Preĝejo de St. Oswald, Ashbourne, Derbyshire, Isabella poste mortis en 1801 lasante Joseph kun filo kaj du filinoj, Caroline kaj Isabella. Caroline edziniĝis kun Edward Hurt sed mortis en 1835. Isabella edziniĝis kun John Howard Galton de Hadzor House kaj estis la patrino de Sir Douglas Strutt Galton.

Kariero redakti

Strutt servis en la Korporacio de Derby ekde kiam li estis 28-jara, servante en multaj oficoj, inkluzive de Ĉefa Administristo kaj du mandatoj de ofico kiel Urbestro de Derby. Li servis sian duan mandaton kiel la unua urbestro de la reformita municipo de Derby, enoficiĝante en novembro 1835 ĝis novembro 1836.

Li estis dumviva radikala socia reformanto kaj dediĉis plejparton de sia vivo al la servo de la urbo. Li havis la firman konvinkon ke por gajni la respekton de la laborantaj klasoj kaj reformi ilin el "Iliaj bruta sinteno kaj degeneraj plezuroj" oni devas doni al ili la samajn oportunojn ĝui civilizajn plezurojn, kiaj artaj ekspozicioj kaj malfermaj spacoj, kiel ĝuas ilin la superaj klasoj. Strutt ankaŭ starigis la Meĥanikan Instituton (establitan en 1824).

Li servis kiel Deputita Leŭtenanto de la loka milicio dum la Napoleonaj militoj, kiam Anglio alfrontis la minacon de franca invado.

Strutt malfermis siajn proprajn domon kaj ĝardenon en Thorntree House sur St. Peter's Street (nun la loko de Banko HSBC) kiel artgalerion kaj muzeon, por la profito de ĉiuj klasoj de civitanoj de Derby, por kultivi komunan aprezon de artaĵoj. La artaĵoj inkluzivis skuptaĵojn faritajn de William John Coffee, reprezentante la verkon de skulptistoj de la periodoj de Grek-romia antikvo kaj Renesanco same kiel kolekton de pentraĵoj faritaj de famaj artistoj de Renesanco.

Lia kolekto de pentraĵoj ofertis oportunon al ordinaraj laborantaj civitanoj vidi ekzemplojn de belaj artaĵoj.

Lia kolekto de objektoj ankaŭ inkluzivis belan ekzemplon de egipta Mumio, pri kiu oni pensas, ke ĝi nun troviĝas en Centra Muzeo de Derby.

Interalie, Strutt estis prezidanto de "Meĥanika Instituto" kiun li fondis en 1824, kaj donis jaran kontribuon por subteni ĝian laboron. Ekspozicio de Derby (1839) okazinta tie inkluzivis pentraĵojn kiuj venis el kolekto de Strutt. Oni pensas, ke multaj el tiuj ĉi eniris la fruan kolekton de Muzeoj de Derby.[1]

Li ankaŭ donis 1,000 pundojn al Athenaeum Society, helpante al la konstruo de "Athenaeum Building", artgalerio kaj muzeo ofertanta art-kolektojn kaj ekspoziciojn al la ĝenerala publiko. Li ankaŭ donis ioman financan subtenon al Derbyshire General Infirmary (kiu poste fariĝos "Derbyshire Royal Infirmary"), kiu estis dezajnita kaj konstruita de lia pliaĝa frato, William Strutt.

Strutt estas verŝajne plej bone konata pro lia donaco al la loĝantoj de Derby de la Arboreto de Derby, kiu estis intencita por doni instruon kaj esti loko por ekzerco kaj distro; ĝi estas ankaŭ konata kiel la unua publika parko en Anglio. Li havigis al si la servojn de John Claudius Loudon por aranĝi sian dezajnon, kiu estis kompletigita je persona kosto de 10,000 pundoj.

Strutt mortis la 13-an de januaro 1844 en sia hejmo sur St. Peters Street, post kiam li ĉeestis kunvenon por voĉdoni favore al plibonigo de sanitaraj kondiĉoj de Derby. Li estis malsana de iom da tempo kaj suferis recidivon el kiu li neniam resaniĝis. Li estis entombigita apud sia edzino, Isabella, en unitarisma kapelo de Friargate sur Friar Gate. La kapelo estis malkonstruita en la 1970-aj jaroj por lasi lokon al dombloko "Heritage Gate office complex", kiu nun inkluzivas modernan Unitarisman Kapelon.

Referencoj redakti

  1. Allard, Sarah; Nicola Rippon. (2003) Goodey's Derby p.96. Breedon Books, p. 157. ISBN 1 85983 379 9.

Eksteraj ligiloj redakti