Josip Stanišić

kroata futbalisto

Josip Stanišić estas kroata futbalisto. Li naskiĝis la  2-an de aprilo 2000(nun 2000-04-02) en Munkeno, kaj efektive restis la tutan ĝisnunan vivon en la urbo. Kiel infano li membris en la futbala klubo TSV 1860 München, en 1015 kiel 15-jarulo ŝanĝis al la urba klubo de Fürstenfeldbruck ne malproksime de Munkeno kaj en 1017 kiel 17-jarulo ricevis inviton membriĝi en la koncerna junulara teamo de la klubo FC Bayern München. Tie li ekde 2021 konkuras en la nacie renoma unua vira teamo.

Josip Stanišić
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 2000 (2000-04-02) (23-jaraĝa)
en Munkeno, Germanio
Ŝtataneco GermanioKroatio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Ekde la jaro 2022 li estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi, li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro, matĉe li tie rekoneblis per la numero "2". En la Futbala Mondpokalo 2022 la teamo kun li atingis la trian, "bronzan", pozicion, post eĉ dua pozicio (ankoraŭ sen li) en la antaŭa mondpokala turniro de 2018 - respektindaj rezultoj.