Jozefo Muskat Azopardi

Jozefo Muskat Azopardi (malte: Ĝużè Muscat AzzopardiĠużeppi Muscat Azzopardi [elp. ĝuzepi muskat azopardi ], (naskita la 1-an de septembro 1853 en Qormi - mortis la 4-an de aŭgusto 1927 en La-Valeto[1]), estis malta advokato, lingvisto, ĵurnalisto, literatura kritikisto, tradukisto, dramisto kaj verkisto. En la lumo de liaj multaj kontribuoj en prozo kaj poezio al malta literaturo li estas konsiderata "la patro de la moderna malta literaturo" laŭ Franġisk Saverju Caruana.

Jozefo Muskat Azopardi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1853 (1853-09-01)
en Qormi
Morto 4-an de aŭgusto 1927 (1927-08-04) (73-jaraĝa)
en La-Valeto
Tombo Addolorata Cemetery (en) Traduki, Div. Lvant B-G-16 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj malta
Ŝtataneco Kolonio de Malto Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Malto Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Ġino Muscat Azzopardi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo tradukisto
advokato
tradukisto de Biblio
poeto
lingvisto
ĵurnalisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Post studado ĉe la porsacerdota seminario de Medino en Malto[2] kaj ĉe la Universitato de Malto, li akiris en 1875 diplomon pri juro. Li iĝis socia komentisto, aktivulo kaj politikisto, same kiel literatura kaj teatra kritikisto. Li ankaŭ estis la fondinto de kulturaj revuoj kaj periodaĵoj en la malta lingvo. Li fondis la asocion de maltaj verkistoj (malte: Għaqda Kittieba tal-Malti), kiu poste iĝis la akademio de la malta lingvo (malte: Akkademja tal-Malti), la ĉefa reguliga instanco por la malta lingvo kaj kies prezidanto li estis.

Verkaro

redakti

Teatraĵoj

redakti

Muscat Azzopardi verkis multajn teatraĵojn, kelkaj el ili estas originalaj dum aliaj estas tradukitaj de la itala.

Romanoj

redakti

Lia unua prozverkado estis La vivo de sankta Georgo (1874).

Li verkis historie bazitajn romanojn en kiu li miksas naciismajn valorojn kun inventita historio. La kombino de historio (kiu postulas serĉadon) kaj fikcio (kiu postulas imagon) serĉas instrui kaj samtempe distri.

  • Toni Bajjada (1878),
  • Ġużeppi Callus[3], foje Mateo Kalùs (1878), nacia heroo pendumita pro lia protesto kontraŭ la decido de Jean de la Valette (Granda Majstro de la Malta Ordeno) submeti la maltanojn[4].
  • Vicu Mason (1881),
  • Susanna (1883),
  • Ċejlu Tonna (1886),
  • Ċensu Barbara (1893) kaj
  • Nazju Ellul (1909)

Poezio

redakti

Li eksperimentis kun la flekseblo de la malta lingvo kiel rimedo de poezia esprimado. Multaj poemoj estis publikigitaj en Ġabra ta' Poeżiji bit-Taljan u bil-Malti (1876), Ħamsin poeżija bil-Malti (1890) kaj en la pli lastatempa kolekto Ġabra ta' Sunetti bi Studju fuqhom tal-Kittieb Innifsu (1956).

Lia poezio prenis elementojn de lia medio kaj tuŝis sociajn temojn, kiuj ankaŭ estis rekta inspiro por aliaj poetoj. Li kredis ke li havis edukan mision kun sia poezio, kiu ofte estas didaktika.

Referencoj

redakti
  1. (en) Ġużè Muscat Azzopardi, Universitato de Malto
  2. Medino, ankaŭ Mdina, estas la eksa ĉefurbo kun historia centro, hodiaŭ ankaŭ nomata „silenta urbo“ (ĝi estas alirebla nur al piedirantoj), kun vivema antaŭurbo Rabat,
  3. (en) Michael Schiavone, Biography: Ġużeppi 'Mattew' Callus, Times Malta, la 30-an de decembro 2023
  4. (eo) Evarist Bartolo, trad. Carmel Mallia, Kiuj estas ni?, Literatura Foiro, paĝoj 310-312, n-ro 325, oktobro 2023