Yu Xiuhua (en ĉina (simpligita 余秀华 tradicia 余秀華; pinjine: Yú Xiùhuá; naskiĝinta en 1976) estas ĉina poeto. Ŝi loĝas en malgranda vilaĝo, kaj havas cerban paralizon, kiu malfaciligas ŝian parolon kaj movadon. Sed ŝi ankoraŭ verkas poezion, kaj antaŭ ol januaro 2015, Ŝjuhŭa estis verkinta pli ol du mil poemojn. En 2014, ŝia poemo, "Mi transiris la duonon de Ĉinio por dormi kun vi" (穿过大半个中国去睡你)”[1] reafiŝiĝis ofte en WeChat, kiu notinde pliigis ŝian famon. Dum la sama jaro, la revuo poemo, nacia gazeto de Ĉinio, publikigis ŝian poezion, kiu ankaŭ diskonigis ŝiajn verkojn.[2] Dokumenta filmo pri ŝia famiĝo kaj ŝiaj rilatoj kun ŝia familio ellasiĝis en 2016, kaj montriĝis ĉe diversaj film-festivaloj.[3]

Ju Ŝjuhŭa
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1976 (1976-03-22) (47-jaraĝa)
en Zhongxiang
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Vivo en Hengdian vilaĝo redakti

En 1976, Ju Ŝjuhua naskiĝis en Hengdian, Shipai, Zhongxiang, Hubejo, Ĉinio, en farmistan familion. Ĉar ŝi naskiĝis kun la piedoj antaŭe, kaj pro hipoksio, ŝi naskiĝis kun cerba paralizo, kiu malfaciligas la paroladon kaj la movadon. Kiam Ju plenkreskiĝis, ŝi povis nek fari farmlaboron nek registriĝi ĉe universitato pro ŝsia malkapablo. Dum sia dua jaro ĉe altlernejo, ŝi ĉesis la studadon, kaj restis hejme senlabore. Post tio, poezio fariĝis ŝia ĉefa fokuso.

Antaŭ ol 2015, Ju ankoraŭ vivis en Hengdian kun siaj gepatroj, vivanta simplan vivon. Hejme, ŝi faris kelkajn hejmajn laborojn, manĝigis la kuniklojn kaj verkis sian poezion. En la kampara medio de Hengdian, al la poezio de Ju mankis legantoj.[4]

Familio redakti

En 1995, kiam Ju havis 19 jarojn, ŝi komencis aranĝitan edziniĝon organizitan de ŝia patrino. Ju edziniĝis al Jin Ŝiping (Yin Shiping), 12 jaroj pli aĝa ol ŝi. Li malofte estis hejme, kaj kiam ili estis kunaj, ili ĉiam kverelis. La edziĝo produktis filon. Ju Ŝjuhŭa kaj Jin Ŝiping maledziĝis en septembro 2015. La gepatroj de Ju daŭre provizis ŝiajn vivrimedojn ĝis kiam ŝia antologio eldoniĝis.

En 2016, la patrino de Ju mortis pro pulma kancero.[4][5]

Spertoj pri verkado redakti

En 1998, Ju Ŝjuhŭa verkis sian unuan poemon "Markanta(印痕". En 2009, Ju Ŝjuhŭa komencis verki poezion je regula rapido. Ŝia poezio pritraktas temojn de ŝia amo, korinklino, viv-sentoj, handikapo, kaj la fermita vilaĝo, kiun ŝi ne povas eskapi. En novembro 2014, la gazeto poemo publikigis ŝiajn poemojn.[4]

En januaro 2015, la unua antologio de poezio de Ju, "La lun-lumo falas sur mia maldekstra mano(月光落在左手上)" eldoniĝis de la Presejo de Gŭangŝjia Normala Universitato. Je la 28-an de januaro, Ju elektiĝis vic-prezidanto de la Verkista Asocio de la Urbo Ĝongŝjang de la provinco Hubejo. En februaro de la sama jaro, Hunana Literatura kaj Arta Eldonejo eldonis ŝian poemaron "Ŝanceliĝanta Homa Mondo(《摇摇晃晃的人间》)"[5]

Je la 15-a de majo 2016, la tria libro de Ju Ŝjuhŭa, "Ni amis kaj poste forgesis(《我们爱过又忘记》)" eldoniĝis en Pekino.[6] Je la unua de novembro 2016, dum la tria ĉina ceremonio "Kamparana Literatura Premio", Ju Ŝjuhŭa gajnis la specialan premion "Kamparana Literatura Premio", kaj ricevis 100,000 juanojn.[7]

Verkoj redakti

Antologio de poemoj

  • La lunlumo brilas ĉe mia maldekstra mano, (ĉine, "Yue Guang Luo Zai Zuo Shou Shang")(《月光落在左手上》)2015 [5]
  • Ŝanceliĝanta homa mondo(《摇摇晃晃的人间》)2015 [5]
  • Ni amis kaj poste forgesis(《我们爱过又忘记》)2016 [6]
  • Haltejo #8: poemoj de Yu Xiuhua, en La Karavano: Nuntempa Ĉina Poezio, Redaktita kaj tradukita de Ĝin Ĝong (Jin Zhong) 大篷车:当代中国诗歌,第八站余秀华诗歌,金重编译

Trajtoj de ŝia poezio redakti

La poezio de Ju Ŝjuhŭa inkluzivas temojn de ŝia amo, korinklino, vivo-sentoj, malkapablo kaj la fermita vilaĝo, kiun ŝi ne povas eskapi.[8]

Ŝi verkis plurajn am-poemojn. Kiel virino vivanta ĉe la malsupro de societo, kaj kun difektita korpo, ŝi havas profundajn spertojn de la manko de amo. Ŝi ne kontentiĝas kun la poezia deziro por amo, sed forte montras la malsimplan kaj apartan imagon de virina temo.

Ŝiaj poemoj estas plenaj de la malsimpla signifo de amo kaj la vokado, la seniluziiĝo de amo kaj ĝia realiĝo. Amo igas la poeton pridemandi la ekziston, veron, morton, kaj aliajn metafizikajn problemojn kaj aliajn ontologiajn temojn.[9]

Referencoj redakti

  1. 小微. 湖北女农民诗人余秀华:穿过大半个中国去睡你- 中国日报网. 中国日报网 (2015-01-18). Alirita 2017-11-06.
  2. 李, 佳. 【图片故事】:诗人余秀华_图片中国_中国网. 图片中国 (2015-01-19). Alirita 2017-11-06.
  3. Young, Neil. 'Still Tomorrow': Film Review; IDFA 2016. The Hollywood Reporter (2016-12-05). Alirita 2019-04-18.
  4. 4,0 4,1 4,2 程, 远州. 诗里诗外余秀华(人物)--湖北频道--人民网. 人民网 (2014-12-22). Arkivita el la originalo je 2015-05-08. Alirita 2017-11-06.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 王, 晓易. 余秀华爆红一周后连出两本诗集_网易新闻. 网易新闻 (2015-01-24). Alirita 2017-11-06.
  6. 6,0 6,1 田, 超. 余秀华出版第三本诗集. 凤凰资讯 (2016-05-17). Alirita 2017-11-06.
  7. 徐, 亚平. 第三届"农民文学奖"颁发 余秀华等农民诗人获奖_网易新闻. 网易新闻 (2016-11-01). Alirita 2017-11-06.
  8. 卢, 欢. 余秀华:我是一个蠢女人 - 长江商报官方网站. 长江商报 (2015-01-19). Alirita 2017-11-06.
  9. 唐, 晴川; 汤雪莹, "底层经验的诗性表达——余秀华诗歌解读", 当代文坛, Junio 2015, paĝoj 126–129.