Joan Barceló Andreu

(Alidirektita el Juan Barcelo Andreu)

Joan BARCELÓ ANDREU [ĵuán barseló andréŭ] (Felanitx, Balearoj, 7-an de januaro 1884 - Felanitx, 1953) estis hispana militisto kaj esperantisto.

Joan Barceló Andreu
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1884 (1884-01-07)
Morto 30-an de novembro 1952 (1952-11-30) (68-jaraĝa)
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
la katedralo, simbolo de Palma de Majorko

Li estis sekretario de la Esperanto-Klubo Palma kaj fondinto de la grupoj "Lumo" kaj "Amikeco". Delegito de UEA kaj Cseh-instruisto. Li kunlaboris en la Enciklopedio de Esperanto.

Post la komenco de la hispana enlanda milito li estis arestita kaj akuzita esti framasono kaj teozofo. En lia akuzo oni komentis, ke li ne povis deklari nescion, ĉar li scipovis la lingvon Esperanto.

Li estis elpelita el la armeo kaj oni malpermesis lian foriron el Hispanio.

Fonto redakti


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Juan BARCELO ANDREU (barseLO), hispano, infanteria kapitano. Naskiĝis en la 7-a de januaro 1884 en Selanits, Baleares. Sekr. de EK Palma, fondinto de la grupoj "Lumo" kaj "Amikeco". Del. de UEA. Cseh-instruisto, gvidis kurson.