Juan José Flores (* Puerto Cabello, Venezuelo 19-a de julio de 1800-† Isla Puná, Ekvadoro, 1-a de oktobro de 1864) estis militisto (el Hispanio, Ekvadoro, Kolombio kaj Vnezuelo depende de la vidpunkto) kaj ankaŭ la unua prezidento de Ekvadoro, kies postenon okupis en la jenaj tri periodoj: de 1830 al 1834, de 1839 al 1843 kaj de 1843 al 1845.

Juan José Flores
Persona informo
Juan José Flores
Naskiĝo 19-an de julio 1800 (1800-07-19)
en Puerto Cabello, Ĝeneralkapitanlando Venezuelo,  Hispana Imperio
Morto 1-an de oktobro 1864 (1864-10-01) (64-jaraĝa)
en Puná Island, Provinco Guayas,  Ekvadoro
Mortis per uremio vd
Tombo Cathedral of Quito vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco HispanioGranda KolombioEkvadoroVenezuelo vd
Familio
Edz(in)o Mercedes Jijón vd
Infanoj Antonio Flores Jijón vd
Profesio
Okupo politikistomilitistoterposedanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li elstaris kiel strategiisto de la armeo de Simón Bolívar, kaj iĝis kolonelo antaŭ atingi tridej jarojn de aĝo. Post konsolido de la sendependeco, li ricevis de Bolívar la postenon de guberniestro de la Distrikto Suda de la Granda Kolombio. Dum la jaroj 1828 kaj 1829 partoprenis kontraŭ Peruo en la Batalo ĉe Tarqui reprezentante Ekvadoron (repsketive la Grandan Kolombion). Li konspiris kontraŭ la bolivaraj planoj unuigi la tri nunajn nordajn ŝtatojn de Sudameriko, samtempe kun similaj konspiroj el Venezuelo. En 1830 li iĝis prezidento de Ekvadoro kiam tiu estis jam sendependa. Li estis konspiranto ofte por la plej diversaj intencoj, eĉ por restaŭro de burbona monarkio. En 1845, la hispana reĝino (fakte regentino) Maria Kristina Burbono partoprenis en klopodo restarigi monarkion en Ekvadoro post peto fare de la prezidento Juan José Flores. Tiu plano dufaza konsistus ke ŝia filo Agustín Muñoz y Borbón iĝu Princo de Ekvadoro kaj, poste, restariganto de la monarkio hispana en Peruo kaj Bolivio, unuiginte la tri landojn sub unusola ŝtato kiu estus Unuiĝinta Regno de Ekvadoro, Peruo kaj Bolivio. Kiam jam ĉio estis organizita, Flores estis elpostenigita kiel prezidento de Ekvadoro fare la marta revolucio kaj tiu plano tute malsukcesis.

Li iĝis entombigita en la metropolita distrikto de Ekvadoro (nome ne la katedralo de Kito).

Juan José Flores