Juan de Timoneda estis verkisto, eldonisto kaj elstara poeto en hispana lingvo, naskiĝinta en Valencio inter la jaroj 1518 kaj 1520.

Juán de Timoneda
(1518-1583)
Frontispico de "La tri komedioj", verko eldonita en 1559.
Frontispico de "La tri komedioj",
verko eldonita en 1559.
Persona informo
Joan Timoneda
Naskiĝo 1518
en Valencio, Hispanio
Morto 1583
en Valencio, Hispanio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kronlando de Aragono vd
Profesio
Okupo verkisto • redaktisto • entreprenisto vd
Verkado
Verkoj Q17715638 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel eldonisto li disvastigis gravajn verkojn kiel la komedioj de Lope de Rueda, Alonso de Vega, “La pastoralaj kolokvoj” de Juan de Vergara k.a. Li kompilis kaj eldonis plurajn Kanzonarojn kaj Romancarojn en kiuj li inkludas romancojn de pluraj aŭtoroj kaj aliaj propraj. Li ankaŭ verkis spritajn rakontojn kaj fabelojn en kiuj li kolektas antikvajn elparolajn legendojn, kaj tradukis kaj donis novajn versiojn el verkoj de Boccaccio, Ariosto kaj Bandello.

Distingiĝis ankaŭ Timoneda kiel dramverkisto, kiu montriĝas kun atentinda itala influo kaj tendencoj al moderna hispana teatro, sekve oni povas konsideri lin, kun Lope de Rueda, kiel patroj de la hispana teatro. Gravaj liaj "autos sacramentales" (teatraĵoj pritraktantaj temojn el dogmo kaj eŭkaristio) aperintaj en du kolektoj, la unua: "Sakramenta Trio" (1558) en kiu aperas la teatraĵoj "La perdita ŝafo", "La kastelo de Emaus" kaj "La Eklezio"; kaj la dua "Sakramenta Trio" (1575): "La sakramenta fonto", "Edziĝo de Kristo" kaj "La Fido", bibliaj kaj religiaj temoj, anonco de la teatro de Calderón.

Fine kaj ne laste, Juan de Timoneda ankaŭ estas aŭtoro de sentivaj poemoj: kantoj, romancoj, kanzonoj, eglogoj k.a.

Juan de Timoneda forpasis en la jaro 1583.

Eksteraj ligiloj redakti