Juana Acosta

kolombi-hispana aktorino

Juana ACOSTA Restrepo (Cali, Valo de Kaŭko, Kolombio, 28a de novembro 1976) estas kolombi-hispana aktorino.[1] ŝi loĝas en Hispanio, kie ŝi faris sian aktorinkarieron. Ŝi estas fratino de Valentina Acosta, same aktorino.

Juana Acosta
Persona informo
Juana Acosta
Naskiĝo 28-an de novembro 1976 (1976-11-28) (47-jaraĝa)
en Santiago de Cali
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco KolombioHispanio vd
Familio
Gefratoj Valentina Acosta vd
Edz(in)o Ernesto Alterio vd
Parencoj Laura Restrepo vd
Profesio
Okupo aktoromodelo vd
Aktiva dum 1995– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Ŝi studis belartojn en Kolombio, kaj ekkarieris kiel aktorino en kolombia televido, kiel en serioj Es mejor ser rico que pobre (1999), La dama del pantano (1999) kaj La reina de Queens (2000), inter aliaj. En 2000 ŝi instaliĝis en Hispanio por labori kiel aktorino. En Madrido ŝi konis la aktoron Ernesto Alterio, kiu poste iĝis ŝia edzo kaj patro de ŝia nura filino. En Hispanio ŝi dekomence partoprenis en diversaj televidaj serioj per duarangaj roloj kiel ĉe Policías, en el corazón de la calle (2001-2002) kaj Javier ya no vive solo (2002).

 
Juana Acosta en 2018.

En 2014 ŝi aliĝis al la dua sezono de la populara televida serio Velvet. Ŝi ludis la rolon de Sara Ortega dum ok epizodoj de la dua kaj tria sezonoj de la serio. Ŝia rolulo estis negocista virino en vira mondo, nome pioniro en sia tempo.[2]

2015 estis granda profesia jaro por Juana, ŝi premieris eĉ tri filmojn. En aprilo ŝi protagonistis en televida filmo Santuario, nome franca produktoraĵo en kiu ŝi ludis la rolon de Yoyes, estrino de ETA, murdita de siaj eks-kolegoj ĉar foriris de la organizaĵo. Tiu ludado havigis al ŝi la premion al la plej bona protagonistino en la Internacia Festivalo de Biarritz.[3]​ Samjare ŝi ankaŭ protagonistis kun Adriana Ugarte Tiempo sin aire, reĝisorita de Samuel Martín Mateos kaj Andrés Luque Pérez. Krome ŝi revenis al Kolombio kiel protagonisto de la franc-kolombia filmo Anna reĝisorita de Jacques Toulemonde. Pro tiu filmo ŝi ricevis diversajn premiojn.

En 2016 Juana Acosta premieris Acantilado, filmo reĝisorita de Helena Taberna bazita sur la romano de Lucía Etxebarria nome El contenido del silencio, kiun ŝi protagonistis kun Daniel Grao kaj Ingrid García-Jonsson.​ En septembro oni premieris dum la Donostia Kinfestivalo la filmon Vientos de La Habana de la reĝisoro Félix Viscarret.

Kinaj filmoj redakti

Jaro Titolo Reĝisoro Rolulo
1998 Golpe de estadio Sergio Cabrera Gomela
1999 Es mejor ser rico que pobre Ricardo Coral Julia
2000 Juegos bajo la luna Mauricio Walerstein Maruja
Kalibre 35 Raúl García Akira Viani
2003 Slam Miguel Martí Natalia
2005 Los dos lados de la cama Emilio Martínez Lázaro Gema
W.C. Enio Mejía Figuranto
A golpes Juan Vicente Córdoba Juanita
Diario de un skin Jacobo Rispa Mónica
2006 El asesino del parking Isidro Ortiz Montse Baeza
Bienvenido a casa David Trueba Nieves
2010 Una hora más en Canarias David Serrano Mónica
2012 El cartel de los sapos Carlos Moreno Sofía
2013 11.6 Philippe Godeau Natalia
Libertador Alberto Arvelo Manuela Sáenz
2014 Le Règne de la beauté Denys Arcand Juana
2015 Anna Jacques Toulemonde Anna
Tiempo sin aire Samuel Martín Mateos kaj Andrés Luque Pérez María
Sanctuaire Olivier Masset-Depasse María / Yoyes
2016 Acantilado Helena Taberna Helena
Vientos de La Habana Félix Viscarret Karina
7 años Roger Gual Vero
2017 Perfectos desconocidos Álex de la Iglesia Ana
2018 Ola de crímenes Gracia Querejeta Susana Salazar
Jefe Sergio Barrejón Ariana
2019 Imprisoned Paul Kampf Maria
Close to His Chest Pablo Guerrero Carmen
2020 El inconveniente Bernabé Rico Sara
2021 Las consecuencias Claudia Pinto Fabiola
2022 Llegaron de noche Imanol Uribe Lucía Barrera de Cerna
2023 Lobo feroz Gustavo Hernández Vidal

Referencoj redakti

  1. Juana Acosta: "Siendo colombiana y a la vez española"
  2. Antena 3 (25a de septembro 2014). «Juana Acosta se suma al reparto de la segunda temporada de 'Velvet'». Konsultita la 6an de novembro 2016.
  3. eltiempo.es (24a de januaro 2015). «La actriz colombiana Juana Acosta fue premiada en Francia». Konsultita la 6an de novembro 2016.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [www.juana-acosta.com ofciala retejo]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juana Acosta en la hispana Vikipedio.