Don Ingalls

(Alidirektita el Jud Crucis)

Donald G. Ingalls (29-an de julio 1918 - 10-an de marto 2014), konata per sia anglalingva karesnomo Don, estis usona scenaristo kaj televida produktisto.

Don Ingalls
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1918 (1918-07-29)
en Humboldt
Morto 10-an de marto 2014 (2014-03-10) (95-jaraĝa)
en Olympia
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo sciencfikcia verkisto • romanisto • scenaristo
vdr

Dum Dua Mondmilito li militservis ĉe United States Army Air Forces, tiama flugbranĉo de usona armeo, kiel piloto. Li batalis en Eŭropo per Boeing B-17 Flying Fortress. Post milito, Ingalls iĝis policisto ĉe la Los Angeles Police Department (LAPD [La-Oficejo pri Polico de La Anĝeloj]), kie li fariĝis dumviva amiko de Gene Roddenberry, kiu ankaŭ servis tie.

Ili dividis deziron fariĝi verkistoj, kaj Ingalls, unue el ili, rezignis de la LAPD iĝi tion. Roddenberry eliris policecon tuj post. Roddenberry estis origine la plej sukcesa de la du, kaj rekomendis Ingwalls'on kiel rakonta redaktoro al Sam Rolfe je la televidserio Have Gun – Will Travel. Kiam Roddenberry komencis disvolvi televiserion "Star Trek", li petis opinion de Ingalls. Tiu verkis scenaron unue nur al epizodo "The Alternative Factor" preskaŭ en la fino de unua sezono. Lia dua scenaro al epizdo "A Private Little War" estis tre modifita de Rodderberry. Tio malpacigis lin dum jaro kaj li insistis esti akreditita en tio epizodo sub la pseŭdonimo "Judd Crucis".

Post li verkis epizodojn por televidaĵoj kiel Fantasy Island, T.J. Hooker and Kingston: Confidential. Li verkis televidfilmojn kiel kaj Airport 1975 (1974) Captain America (1979). En 2005 li publikigis romanon "Watchers on the Mountain".