Judit Fenákel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenákel Judit estis hungara verkisto, ĵurnalisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Bárdos Pálné, ŝia edzo estis Pál Bárdos, ŝia konata filo estis András Bárdos.

Judit Fenákel
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1936 (1936-06-25)
en Budapeŝto
Morto 13-an de januaro 2022 (2022-01-13) (85-jaraĝa)
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Pál Bárdos vd
Infanoj András BárdosLászló Bárdos (poeto) vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Judit Fenákel[1][2] naskiĝis la 25-an de junio 1936 en Budapeŝto, ŝi mortis la 13-an de januaro 2022.

Biografio redakti

Judit Fenákel devenis el juda familio. Ŝi estis edukita en Endrőd ĝis la nazia erao (1944), tiam ŝi estis deportita al nazia Germanio (nuna Aŭstrio). Hejmenveninta la restanta familio vivis en Szeged, kie ŝi akiris pedagogian diplomon en 1957, pli valoran diplomon en Universitato József Attila en 1962 laŭ koresponda lernado. Inter la 2 diplomoj ŝi instruis en bazlernejo. Post la dua diplomo ŝi estis ĵurnalisto en Szeged, ekde 1972 en Budapeŝto. Ŝi pensiuliĝis en 2001. Ŝi edziniĝis en 1958 kaj naskis 2 filojn en 1960 kaj 1964.

Ŝiaj volumoj (elekto) redakti

  • Két utca lakója (novelaro, 1960)
  • Akvárium (romano, 1966)
  • Májustól májusig (romano, 1974)
  • Egy bizonyos Remény utca (novelaro, 1979)
  • Egy regénye mindenkinek van (portretoj, 1979)
  • A hagyaték (romano, 1983)
  • Itt járt a házmesterné (novelaro, 1985)
  • Levélária (romano, 1993)
  • A kékezüst hölgy (romanoj, 2005)
  • K-vonal (novelaro, 2013)
  • Patchwork. Fenákel Judit novellái, Gergely Ágnes versei (noveloj kun poemoj de Ágnes Gergely, 2021)

Ŝia filma scenarlibro redakti

  • A szerelem határai (1974)

Fontoj redakti

Referencoj redakti