Sudslava Esperanto-Ligo

(Alidirektita el Jugoslava Esperanto-Ligo)

Sudslava Esperanto-Ligo - ofte ankaŭ nomata Jugoslava respektive Jugoslavia Esperanto-Ligo[1] - estis esperantista organizaĵo fondita en 1923. Ĝi havis sian centran oficejon en Zagrebo, kie okazis ankaŭ la unua Sudslava Esperanto-Kongreso en 1923, kaj agadis paralele al la eldonejo kaj librovendejo Sudslava Esperanto-Servo jam fondita en 1922, ambaŭ sub gvidado de d-ro Duŝan Maruzzi. Sekretario kaj vic-prezidanto dum pluraj jaroj estis Ivo Rotkvić. La Dua Mondmilito finigis la agadon de la organizaĵo. Sekvaĵo post la milito estis Jugoslavia Esperanto-Federacio fondita en 1946.

Sudslava Esperanto-Ligo
esperanto-organizaĵo
Komenco 1923 vd
Poste Jugoslavia Esperanto-Federacio vd
vdr

Referencoj redakti

  1. Ekzemple en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 uzatas kaj la formo "Sudslava" (interalie en la artikolo "Jugoslavio") kaj "Jugoslavia" (interalie en la artikolo "Ivo Rotkvić") - etimologie "jugoslava" simple signifas "sudslava". Eblas interrete vidi la originajn artikolojn.