Julie Pinel

komponisto kaj klavicenisto

Julie PINEL (fl. 1710–1737) estis franca komponisto kaj instruistino de klaviceno, devenanta de la Pinel familio de kortegaj muzikistoj. Aŭtoroj identigas ŝin kiel ‘membron de la liutistoj’ de la ‘dinastio Pinel’ de Séraphin Pinel. La muzikaj karieroj, kiel aliaj profesioj, estis starigitaj per familia sinsekvo, ĉar infanoj devis postsekvi la gepatrojn en iliaj postenoj.

Julie Pinel
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1710 (1710-01-01)
Morto 1-an de januaro 1737 (1737-01-01) (27-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo muzikinstruisto • komponisto
vdr

Biografio redakti

Tre malmulte estas konata de ŝia vivo; estas malmultaj informoj pri la vivo kaj verko de Pinel, tamen la antaŭparolo de ŝia publikigita ‘Nova kolekto’ (Nouveau recueil) donas iujn indicojn pri ŝia biografio. Per ĝi, ŝia vivo kaj muziko povus esti rigardata en la propra, tiama kaj tiea, kunteksto de la socia, literatura kaj muzika medioj en kiuj ŝi laboris. Kroma detalo estas, ke Julie Pinel laboris kiel profesia muzikistino en tempo, kiam virinoj komencis trovi sian voĉon kaj sian lokon en profesia socio.

Julie Pinel klarigas, ke ŝi estas la aŭtorino de la plejmulto el la poemoj de sia kolekto, kaj la ceterajn ŝi prenis el anonimaj fontoj. La literatura kaj muzika produkto de Pinel ilustras ŝian evidentan scion pri tiutempaj tendencoj en Francio. La inkludo de ‘pastoralaj scenoj’ (scène pastorale) kaj kantatoj (cantatille) en ŝia ‘Nova Kolekto’ indikas tion. La plejmulto de ŝiaj versoj estas verkitaj por virina poezieca voĉo, montrante aktualajn temojn; dum ŝia muziko montras diversecon, de simplaj arioj ĝis opero kaj laŭmodaj rokokaj stiloj.

Fine de 1736 Pinel akiris privilegion, kiu permesis al ŝi eldoni kolektojn de melodioj, kantatojn kaj aliajn pecojn de voĉa kaj instrumenta muziko. Tiun kolekton ŝi dediĉis al la princo de Soubise, kiu supozeble estis Charles de Rohan, la patrono de ŝia familio.

“Estas la sorto de mia familio dum pli ol kvindek kvin jaroj, esti ligita al via Glora Domo, en kiu ĝi ricevis la lumon,….. mi prenas la liberecon proponi al vi la unuan verkon, kiun mi elmontras…. Vi fariĝas la protektanto de mia muzo kaj de la produktaĵoj. … donu al mi la gracon ricevi ilin, unu kaj la alian, kiel pruvon de la netuŝebla lojaleco, kaj la profunda respekto kun kiu mi havas la honoron esti, mia sinjoro! Via tre humila kaj tre obeema servistino, Julie Pinel”

Sendube, ŝi dankas pro la patroneco de la sinjoro Rohan, titola en la kolekto kiel "Princo de Soubise", pensita esti Karlo de Rohan, la patrono de sia familio. Ŝia flora dediĉo signifas, ke Rohan devis ludi esencan rolon en ŝia establiĝo kiel muzikistino; krom ŝia intenco eldoni postan libron de kantatoj ankaŭ evidentigas, ke akiri lian aprobon meritis la flaton.

Preskaŭ tuj, ŝi publikigis duan kolekton de kantoj en libro de melodioj, kiu estas ĝis nun la ekzistanta muziko de Pinel, eldonita en 1737. Julie Pinel aperas en diversaj fontoj kiel la komponistino de opero en kvin aktoj sub la titolo "Appollonius", sed ĝi ne estis ankoraŭ trovita.

Certe ŝi estis agnoskata ankaŭ pro sia talento kiel interpretisto, kaj pro sia instruado de la klaviceno, ŝatata instrumento de junaj francinoj. Krome, Pinel ĝuis la prestiĝon havi sian propran kolekton de publikitaj arioj, konfirmante sian talenton kiel komponistino.

Fonto redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkoj redakti

Pinel eldonis ŝian kolekton de 31 kantoj, Nouveau receuil d'aeroj sérioux et à boire en 1737. Elektita laborojn inkluzivas:

  • Le Printems, cantatille
  • Rossignols
  • Boccages
  • Eĥoj indiscrets
  • Bergères
  • Pourquoy
  • Appollonius, opero[1]

Ŝia muziko estis registrita kaj eldonita sur KD, inkluzivanta:

  • La Plezuroj de Amo kaj "Libation" Orkestro: La Donna Musicale, Dirigento: Laury Gutierrez, Aŭdia KD (1a de majo, 2007), Etikedo: La, ASIN: B003050FXY

Referencoj redakti

  1. [1][rompita ligilo]