Károly Bakos [kAroj bakos], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bakos Károly estas hungara halterlevisto, olimpiano, ĉampiono, trejnisto.

Károly Bakos
Károly Bakos
Károly Bakos
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1943 (1943-03-02) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo halterlevisto • sporta trejnisto
vdr

Károly Bakos[1] naskiĝis la 2-an de marto 1943 (laŭ WikiData la naskiĝtago estas la 3-a) en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Bakos akiris licencon pri remburado, poste li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li edziĝis kaj la paro vivas en Zámoly.

Sporta kariero redakti

Károly Bakos inter 1957-1974 estis halterlevisto en diversaj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono sesfoje inter 1963-1971, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1963-1972. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun bronza medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1969. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1974, poste li estis trejnisto en Székesfehérvár. Baldaŭ li havis plurajn okupiĝojn, ekzemple li instruis remburadon.

Fontoj redakti

Referencoj redakti